Al la enhavo

Ĉu vi konas la Eŭropan Himnon en Esperanto, de Umberto Brocatelli?

de Altebrilas, 2019-marto-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-18 18:23:52

Mi trovis iom antaŭe la parolojn en la paĝaro de EDE. Mi lernis ĝi parkere. Mi konstatis, ke oni trovas en ĝi 90% de la gramatiko de nia lingvo. Tio povas esti interesa por klarigi nian lingvon, kaj ĝi daŭras entute du minutojn. Nu... Kantu kune!

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-26 10:34:04

Jen facile kopigluebla versio;
Eŭropa Himno (proponita de Umberto Broccatelli)

Kantu kune amikaro, / ni la ĝojon festas nur! / nek rivero nek montaro / plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, / tro daŭradis la divid'! / Nun brilegu belo via, / ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas / homojn post milita temp', / via leĝo nun kunigas / civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, / ĵus ekstaris la popol', / gvidas ĝin tre nova sento / kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, / ni vivados en konkord', / tio estas nia ĵuro: / unu land' kaj unu sort'!
Jen ekzemplo por la mondo, / jen direkto, jen la voj': / tuthomara granda rondo, / en la paco, en la ĝoj' !
Tiom da versoj kiom da oficialaj lingvoj en Eŭropunio: 24 ! ridulo.gif

Frano (Montri la profilon) 2019-septembro-18 11:08:33

European Citizens' Initiative:

European Commission
European Citizens' Initiative
Official register

Refused request for registration

Title: Recommend singing the European Anthem in Esperanto
Date of refusal: 30/05/2012 Language of the request: English

Subject-matter:
The EU recommends that the European Anthem be sung using specially adapted lyrics (attached) in the neutral pan-European language, Esperanto, when citizens wish to express their common European identity.

Main objectives:
1) to help strengthen a common European identity in harmony with national, regional and other identities, thereby making the EU more effective for citizens; 2) to increase citizen participation in European integration; 3) to help achieve (1) and (2) by providing lyrics in a neutral, pan-European language for citizens to sing together; 4) to ensure parity of esteem for all European languages; 5) to reconfirm and rebalance the two elements of the EU’s motto of “united in diversity”, to ensure that diversity is not emphasized at the expense of unity.

Reason for refusal:
The proposed citizens' initiative falls manifestly outside the framework of the Commission's powers to submit a proposal for a legal act of the Union for the purpose of implementing the Treaties.

(*) Commission's reply stating the reasons for refusal of registration
*In the language selected by the organisers in the registration form.
https://ec.europa.eu/citizens-initiative/public/in...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-18 18:05:52

Jes, ni ja scias tion. Estas la kialo pro kiu ni postulas la adopton de tiu himno, ĉar la nuna ne havas parolojn, krom tiujn se Ŝiler' en la germana, sed ili ne rilatas kun Eŭropo, kaj eĉ tradukitaj, ili estas malfacile kompreneblaj por la nuna junularo.

Eŭropanoj ne ŝatus kanti ĝin nek en la germana, nek en la angla, krom se oni kantus ĝin en ĉiuj lingvoj, por ne senti sin duarangaj civitanoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-19 15:40:40

Kantu kune amikaro ni la ĝojon festas nur
Nek rivero, nek montaro plu landlimoj estas nun
Ho Eŭropo, hejmo nia tro daŭradis la divid'
Nun brilegu belo via ĉiu estas via id'

Mi eĉ povas muziki ĝin piane !

Reen al la supro