Al la enhavo

Ĉu iu en tiu-ĉi forumo scipovas polinezian lingvon?

de robbkvasnak, 2019-majo-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2019-majo-12 01:20:51

Mi nuntempe studas la havajan lingvon ĉar 1) ĉi-jaro estas la internacia jaro de indiĝenaj lingvoj; 2) mi lernas pri polinezia kulturo kaj tio donas al mi novajn vidpunktojn; 3) mi ekde mia infanaĝo scivolis pri la vivo en Polinezio - miaj gepatroj regalas al mi tiam vespermanĝon en polinezia restoracio por festi naskiĝtagon kaj tio vekis mian scivolon.
Se iu ĉi-tie scipovas aŭ la tahitian, la maorian aŭ rillatitan lingvon mi ŝatus komuniki kun tiu. Esperanto vere helpas al mi kompreni la polinezian gramatikon ĉar ĝi havas Verbo-Subjekto-Objekto-vortordon. Mi povas traduki Esperanten kaj la havajaj frazoj subite havas sencon. Tra tiu sperto mi vere lernis ami la akuzativon. Ankaŭ la ideo de transitivo kaj ne-transitivo estas tre grava en la polineziaj lingvoj, kiel en Esperanto.

Reen al la supro