Al la enhavo

Participo + as

de Nesrad, 2019-junio-22

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-25 16:27:35

Nesrad:@Metsis
Nia amiko Sergejm diris ke allogatas estas 'ne nur permesata, sed ankaŭ preferata', vi male diras ke ni devas preferi simplajn formojn. Ho ve! Ĉar mi estas nur komencanto, mi ne scias kiun kredi. Sed kiel mi jam skribis, la nemallongitaj formaj ŝajnas pli 'Fundamentaj' (se licas al mi tiun ĉi vorton uzi). @Sergejm, ĉu vi volas ekspliki por kio vi pensas ke tiaj formoj estas preferendaj?
Simplaj formoj estas "vidas", "vidis", "vidos".
Kompleksaj - "estas vidinta", "estas vidita" k.t.p.
Mallongigitaj - "vidintas", "viditas" - necesas analizi, kion ili signifas por kompreni.
Diru "mi jam vidis", "mi nun vidas", "mi baldaŭ vidos", "oni min vidis" antataŭ kompleksaj kaj mallongigitaj formoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-junio-28 13:03:30

Post la forpaso de la vidaj atestantoj, fakte, ne eblintus kontroli la verecon pri tio
Ebli estas uzata verbo - eblas ke pluvos morgaŭ - (estas eble ke pluvos morgaŭ),

Tiel eblintus kontroli ankaŭ estas (teorie) ebla en Esperanto samkiel eblas diri 'povintus iri' aŭ 'devintus veni'.

Tamen ĝi certe estas malofta kaj cetere iom monstra.

Konsideru kiel oni malpakus ĝin - 'ne estus eblinte kontroli' - 'ne estus estinte eble kontroli.

Feliĉe tute ne estas kialo uzi la kondicionalon en via frazo.

Sufiĉus diri 'ne eblis plu kontroli'

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-junio-29 07:27:48

Saluton, Sudanglo! Vi ŝajne antaŭsupozas, ke la atestantoj fakte forpasis...

Do "sufiĉus" estas iom dubsenca: ĉu gentileca "sufiĉus" (se la aŭskultanto ne estus ofendata de mia aŭdaco) aŭ hipoteza (se la supra kondiĉo verus).

Ĉiukaze, tio dependas de la volo de la parolanto, temas pri stilo. Oni rajtas uzi monstrojn, se oni deziras ke la aŭskultantoj ne tuj komprenu (ekzemple en la parolado de politikistoj). Aŭ, se oni opinias ke Esperanto ne estis kreita por nekompreno, uzi tion en literaturo en la buŝo de tiaj homoj. Esperanto ne estas "Newspeak" de Orwell, fikcia lingvo en la romano 1984 kreita por malebligi esprimon de kontraŭregistaj ideoj, kaj celas esprimi eĉ ideojn de fiuloj, ĉar ili apartenas al la realeco.

Aliflanke, oni povas uzi pli kompreneblaj frazojn, eĉ ŝajne pezaj, se oni deziras rapide klarigi aŭ konvinki.
Sed ni ne forgesu: ju pli simple, des pli bone.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-julio-02 12:24:13

Mi plue pensis kaj alvenis al la sekva konkludo.

Tio kio faras "eblintus" ĝena estas,ke 'ebli' ne nature akceptas participan finaĵon.

Tiel oni ne povas trovi naturan frazon kun 'eblinta', eblanta, eblonta.

Reen al la supro