Al la enhavo

Kia estas la plej bona vorto por "layer" en Esperanto?

de Nala_Cat15, 2019-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-17 18:25:35

La defino de "layer" kion mi serĉas estas kiel "ĉi tiu sandviĉo havas kvin _____ de viandaĵo" Mi ne demandas pri tavoloj de la tero. Unu el la definoj, kiujn mi trovis, estas "markoto", sed tio rilatas al "maro" kaj "koto" . "tavolo" ankaŭ ŝajnas rilati al la tero Sed denove, mi serĉas por la vorto kiu rilatas al stakoj de ia afero.

Dankegon

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 11:14:02

Oni ofte preferas en la espa pli konkretajn, priskribajn vortojn. Do en sandviĉoj kun viando eble temas pri stekoj. Aŭ se temas pri strioj aŭ slipoj de viando, do fakte la vorto estas "tavolo". Jes, mi scias, ke multaj ekzemploj en vortaroj rilatas al tereno. Tamen PIV havas ekzemplojn

      Sur la pantranĉo ŝi ŝmiris nur maldikan tavolon da butero.
      La glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita.

Plie Tekstaro havas aliajn ekzemplojn, kiuj ne rilatas al tereno. Per Guglo oni trovas ankaŭ terminon la ozona tavolo kaj aliajn.

2006chansey (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 13:04:46

Hello Esperanto speakers,
I am quiet confused about how to make from state (France, Great Britain) a national (national of a country)

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 07:34:25

2006chansey,

Don't hijack a thread but start a new one.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 15:45:18

dankegon metsis, Mi devus kontroli PIV pli ofte. Kaj kion vi intencas per uzi la vorton "espa" Mi ne povas trovi ĝin en PIV.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 19:46:35

Nala_Cat15:dankegon metsis, Mi devus kontroli PIV pli ofte. Kaj kion vi intencas per uzi la vorton "espa" Mi ne povas trovi ĝin en PIV.
Nedankinde. Mi multe skribas en diversajn forumojn kaj notis, ke la vorto "Esperanto" ripetiĝas ofte, do mi unue uzis la mallongigon E-o, kiun mi trovis ĉi tie en Lernu. Sed kiel elparoli tiun mallongigon? Plie ĝi ne aspektas bone. Ĉi-jare Universala Esperanto Asocio UEA lancis novan forumon por siaj membroj. Tie iu uzis la vorton "la espa" en signifo Esperanto kaj mi pensis, ke tio estas bona esprimo. Ĝi uzas la saman modelon kiel la plejmulto de la nomoj de la lingvoj kaj estas elparolebla. Mi tuj decidis ekuzi ĝin.

Reen al la supro