Naar de inhoud

La retejo de Claude Piron ne plu funkcias

door nigra.cxapelo, 22 augustus 2019

Berichten: 8

Taal: Esperanto

nigra.cxapelo (Profiel tonen) 22 augustus 2019 09:58:18

Bedaŭrinde, la bonega retejo de Claude Piron ( http://claudepiron.free.fr/articles.htm ) ne plu funkcias. Ĉu estas alia retejo, kiu enhavas liajn artikolojn kaj paroladojn?

MiMalamasLaAnglan (Profiel tonen) 22 augustus 2019 15:34:15

Meŝig (Profiel tonen) 22 augustus 2019 16:41:29

Saluton,

parto de liaj artikoloj legeblas tie: https://eo.wikisource.org/wiki/A%C5%ADtoro:Claude_...

Necesas aldoni la aliajn antaŭ iu ĉesas pagi por lia retejo. Vi diros al mi, ke mi mem tion povas fari. Prave, sed al mi mankas tempon kaj, precipe, mi estas mallaborema. Do ne hezitu aldoni vi mem.

bartlett22183 (Profiel tonen) 22 augustus 2019 17:33:26

nigra.cxapelo:Bedaŭrinde, la bonega retejo de Claude Piron ( http://claudepiron.free.fr/articles.htm ) ne plu funkcias. Ĉu estas alia retejo, kiu enhavas liajn artikolojn kaj paroladojn?
??? Ĝi nun funkcias je mi.

Zam_franca (Profiel tonen) 22 augustus 2019 17:36:25

Tio funkcias tre bone por mi. Mi êc uzis tion freŝdate por sciigi Jutubistoj (mi ne scias kiel diri homojn, kiuj faras videojn en YouTube), kiu pensas, ke gramatiko de Esperanto estas tute eŭropa !

nigra.cxapelo (Profiel tonen) 22 augustus 2019 21:52:07

Dankon pro viaj respondoj.

Hmmm... mi ne komprenas, kial la ligilo ne plu funkcias por mi. Mi estas in Aŭstralio..Antaŭ du aŭ tri semajnoj, ĝi funkciis bone, sed nuntempe mi ĉiam ricevas "connection timed out".

Ĉu la ligilo http://claudepiron.free.fr funkcias por iu ajn alia en Aŭstralio?

Zam_franca (Profiel tonen) 24 augustus 2019 12:24:43

*Vi volis diri "en Aŭstralio"


Nu se vi parolas la francan estas la retejo de SAT-amikaro http://www.sat-amikaro.org/spip.php?rubrique27
Estas kelkaj artikoloj de Claude Piron en la franca ĉi tie.

Eble vi devus provi serĉi nur "Claude Piron esperanto" (ŝajnas ke estis franca rokisto ke ankaŭ nomiĝis Claude Piron en la jaroj 1960-1970)

nigra.cxapelo (Profiel tonen) 25 augustus 2019 07:23:26

Dankon. Mi ja parolas iomete la francan.

Mi eksciis, ke la retejo ja funkcias, kiam mi uzas poŝtelefonon, sed ne per komputilo.
Evidente estas problemo ĉe mia Interreto Servo-Provizanto.
Mi ĝojas, ke la retejo daŭre vivas. Mi amas liajn artikolojn.

Terug naar boven