Al la enhavo

“Il y a des mots qui font vivre” esperante

de StefKo, 2019-septembro-15

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-15 08:01:43

Demando al tiuj kiuj scipovas la francan kaj altnivele Esperanton.
Kiel plej bone traduki tiujn vortojn de Paul Eluard „Il y a des mots qui font vivre”?

„Estas vortoj kiuj:

1) vivigas
2) vivemigas
3) igas/kaŭzas ke oni estas viva
4) igas/kaŭzas al oni vivema
5) igas/kaŭzas al oni esti/ekesti vivema
6) kaŭzas ke oni vivas/ekvivas
7) kaŭzas ke oni volas vivi/ekvivi
8) faras vivon
9) faras ke oni vivas
10) faras onin vivema
11) emas/inklinas vivi
12) emas/inklinas al vivo”

aŭ alie?

Kiel oni vidas, temas pri la franca lingvaĵo: fair + infinitivo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-15 08:57:24

Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-16 10:14:18

Zam_franca:Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.
Kaj: Estas/ekzistas vortoj kiuj instigas/inspiras al vivo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-16 15:50:02

StefKo:
Zam_franca:Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.
Kaj: Estas/ekzistas vortoj kiuj instigas/inspiras al vivo?
Por "il y a" Vi povas traduki per est-i aŭ ekzist-i, elektu. La verbo "inspiri" venas el la franca "inspirer". Do vi ne devus uzi ĝin.
Mi ne pensas, ke vi devus traduki ĉimaniere. Tiu traduko iomete ŝanĝas la senson de la verso.

La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj igas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*

nornen (Montri la profilon) 2019-septembro-16 20:40:46

Zam_franca:La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj iĝas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*
Notu, ke "viviĝi (iĝi viva)" kaj "vivigi (igi viva)" estas du aferoj tute malsamaj.

Dro Frankenstein vivigis la monstron.
La monstro viviĝis helpe de Dro Frankenstein.

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-16 22:14:24

Interesa. Mi opiniis ke plej bona estos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo"-n.
Mi bezonis tion por la diraĵo: "Estas vortoj kiuj pensigas" kaj mi hezitis inter multaj versioj. Mi ne intencis traduki la poemon de Paul Eluard, mi nur rememoris ĝin.
Dankon al ĉiuj!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-19 16:12:06

nornen:
Zam_franca:La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj iĝas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*
Notu, ke "viviĝi (iĝi viva)" kaj "vivigi (igi viva)" estas du aferoj tute malsamaj.

Dro Frankenstein vivigis la monstron.
La monstro viviĝis helpe de Dro Frankenstein.
Jes mi ja sciis. Mi fakte malerariGadas tiun eraron.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-19 16:14:02

StefKo:Interesa. Mi opiniis ke plej bona estos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo"-n.
Mi bezonis tion por la diraĵo: "Estas vortoj kiuj pensigas" kaj mi hezitis inter multaj versioj. Mi ne intencis traduki la poemon de Paul Eluard, mi nur rememoris ĝin.
Dankon al ĉiuj!
Vi povas diri tion, sed en la franca oni tradukos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo" per "Il y a des mots qui inspirent la vie", kaj tio ne vere havas sencon.

nornen (Montri la profilon) 2019-septembro-19 19:24:51

"Estas vortoj vivigantaj"?

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-19 19:45:59

nornen:"Estas vortoj vivigantaj"?
Kial ne kurte "vivigaj"?

Reen al la supro