Al la enhavo

Vikipedio urĝe bezonas multajn novajn artikolojn

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-15

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 19:39:37

Vikipedio nun havas 269 590 artikolojn. Devus esti almenaŭ miliono da artikoloj. Do, ni bezonas krei 730 410 novajn artikolojn. Tio certe estos malfacila. Mi kalkulis, ke oni kreas proksimume po unu artikolon hore. Tio estas tro malmulta.

Ni ekrapidu kaj krei novajn artikolojn! Krei nur unu artikolon semajne estus tre helpema. Se estus miliono da artikoloj, la Esperanta Vikipedio estus ĉe la supro de la lingvolisto: https://postimg.cc/jnTxj7pG.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-16 15:40:31

Se ĉiuj esperantistoj tradukus la artikolon pri sia propra urbo, jam estos bona.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-16 22:41:54

Zam_franca:Se ĉiuj esperantistoj tradukus la artikolon pri sia propra urbo, jam estos bona.
Tio certe helpus. Helpus ankaŭ, se homoj traduku artikolojn, post kiam ili legas ilin.

baba79 (Montri la profilon) 2019-oktobro-19 20:20:11

Mi samopinias, sed la nombro da artikoloj ne tiom gravas. Vi atentemu pri la kvalito de tion, kion vi verkas: Vikipedio estas enciklopedio, ne katalogo!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-20 14:35:21

baba79:Mi samopinias, sed la nombro da artikoloj ne tiom gravas. Vi atentemu pri la kvalito de tion, kion vi verkas: Vikipedio estas enciklopedio, ne katalogo!
Estas multegaj artikoloj, kiuj haveblas en pli ol 15 lingvoj, sed ne Esperanto. Tio urĝe bezonas ŝanĝi. Miaopinie, kiam ajn Esperantisto legas tian artikolon, li aŭ ŝi devus traduki la artikolon en Esperanton.

Mi faris nur 3 artikolojn, bedaŭrinde. Mi faros je pli da artikoloj en la estonteco.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-20 15:07:26

Mi bezonas helpon kun bildo. Mi provis traduki la artikolon https://eo.wikipedia.org/wiki/Hubble_(filmo)?veaction=edit, sed mi ne povas aldoni la bildon, kiu estas en la angla versio. Kial ne funkcias la jena?
Nek
bildo=File:Hubble_Poster.jpg
nek
bildo=Dosiero:Hubble_Poster.jpg
funkcias.

novatago (Montri la profilon) 2019-oktobro-20 18:39:53

MiMalamasLaAnglan:Mi bezonas helpon kun bildo. Mi provis traduki la artikolon https://eo.wikipedia.org/wiki/Hubble_(filmo)?veaction=edit, sed mi ne povas aldoni la bildon, kiu estas en la angla versio. Kial ne funkcias la jena?
Nek
bildo=File:Hubble_Poster.jpg
nek
bildo=Dosiero:Hubble_Poster.jpg
funkcias.
Nu, mi, vere, ne scias kiel funkcias tion. Tamen, se vikipedia ligilo estas ruĝa, tio signifas, ke tiu bildo ne ekzistas. Almenaŭ, ne kie vi pensas.

Ankaŭ mi opinias tion, ke pli bonas longaj kaj altkvalitaj artikoloj ol multaj tro mallongaj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

baba79 (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 10:25:24

@ MiMalamasLaAnglan: vi pravas, sed artikoloj neinformaj (aŭ malmulte informaj) ne estos legataj, do estas senutilaj.

Pri via bildo: mi havis la saman problemon kun jaketoj de muzikalbumoj. Mi finfine trovis la kialon: se vi alklakas la bildon, alklaku je "More details" (sube) kaj vidos retpaĝon kun rubriko "Licensing", kie estas skribita:

"This image is of a poster, and the copyright for it is most likely owned by either the publisher or the creator of the work depicted. It is believed that the use of scaled-down, low-resolution images of posters
-to provide critical commentary on the film, event, etc. in question or of the poster itself, not solely for illustration
-on the English-language Wikipédia hosted on servers in the United States, by the non-profit Wikimedia Foundation,
qualifies as fair use under the copyright law of the United States. Any other uses of this image, on Wikipedia or elsewhere, may be copyright infringement. See Wikipedia:Non-free content for more information.


Alidire: vi povas komplete verki/lerni pri kulturo, sed nur anglalingve.
Bonvenon en mondo submetita de Usono!

Kaj gratulojn pro viaj artikoloj!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 14:34:25

baba79:@ MiMalamasLaAnglan: vi pravas, sed artikoloj neinformaj (aŭ malmulte informaj) ne estos legataj, do estas senutilaj.

Pri via bildo: mi havis la saman problemon kun jaketoj de muzikalbumoj. Mi finfine trovis la kialon: se vi alklakas la bildon, alklaku je "More details" (sube) kaj vidos retpaĝon kun rubriko "Licensing", kie estas skribita:

"This image is of a poster, and the copyright for it is most likely owned by either the publisher or the creator of the work depicted. It is believed that the use of scaled-down, low-resolution images of posters
-to provide critical commentary on the film, event, etc. in question or of the poster itself, not solely for illustration
-on the English-language Wikipédia hosted on servers in the United States, by the non-profit Wikimedia Foundation,
qualifies as fair use under the copyright law of the United States. Any other uses of this image, on Wikipedia or elsewhere, may be copyright infringement. See Wikipedia:Non-free content for more information.


Alidire: vi povas komplete verki/lerni pri kulturo, sed nur anglalingve.
Bonvenon en mondo submetita de Usono!

Kaj gratulojn pro viaj artikoloj!
Eĉ malgraŭ mi loĝas en Usono, mi ne ŝatas tion. Fi al ili!

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-oktobro-21 18:56:54

Ankaŭ Volapuk kaj Ido

Reen al la supro