Naar de inhoud

Gesloten

Esperanto ne estas eŭropcentrista lingvo!

door Jxusteno, 1 december 2019

Berichten: 14

Taal: Esperanto

Jxusteno (Profiel tonen) 1 december 2019 09:13:13

Eble multajn homojn, sciiĝintajn pri Esperanto, mallogas tiel nomata "eŭropcentristeco" de Esperanto. Sed miaopinie Esperanto ne estas eŭropcentrisma lingvo pro la jenaj kaŭzoj:
1) Unuj el la ĉefaj fontoj de la Esperantaj vortoj: la franca kaj la angla estas parolataj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Ameriko kaj Afriko. La anglan oni parolas ankaŭ en Aŭstralio kaj Azio.
2) Esperanto similas ankaŭ al la kastila (hispana) kaj al la portugala, kiuj estas vaste uzataj ankaŭ en la Latina Ameriko.
3) En Esperanto estas rusaj vortoj, dum la rusa estas parolata ankaŭ en Azio. Ekzemple, barakti, ĉerpi, klopodi, krom, svati, eble ankaŭ la sufikso -ul-.
4) Multaj el la Esperantaj vortoj estas samtempe en diversaj lingvoj (kompreneble, en iomete diversaj formoj). Ekzemple, aero, akvo, ami, amiko, esperi, esti, en, facila, famo, folio, homo, herbo, kalkuli, lingvo, luno, nova, per, sukceso, tablo kaj tiel plu.
5) En Esperanto estas internaciaj vortoj. Ekzemple aŭtomobilo, aŭtoro, bazo, ĥemio, jogurto, telefono.

Zam_franca (Profiel tonen) 1 december 2019 09:34:10

Via argumentaro ne malveras, sed ne sufiĉas. Esperanto estas hindeŭropa vortare, kaj pro tio ekzistas malegaleco, sed kiu danke al la gramatiko de Esperanto, ne estas tro forta. La gramatiko de Esperanto estas la plej grava afero en Esperanto. Ĝi taŭgas por ĉiuj lingvanoj, ĉar ĝi estas lernebla en kelkaj monatoj, kaj tial la lingvo ĝi mem estas lernebla en iom da jaroj, eble du (laŭ Klaŭdo Piron 220h da lernado por ĉinoj estas same 150h da lernado por franclingvanoj. Ne estas multe, se ni komparas tiun lernadan tempon kun la lernada tempo de la angla por nederland-lingvanoj kaj por ĉinoj!)
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/westernlanguage.htm

Jxusteno (Profiel tonen) 1 december 2019 10:45:04

Zam_franca:Via argumentaro ne malveras, sed ne sufiĉas. Esperanto estas hindeŭropa vortare, kaj pro tio ekzistas malegaleco, sed kiu danke al la gramatiko de Esperanto, ne estas tro forta. La gramatiko de Esperanto estas la plej grava afero en Esperanto. Ĝi taŭgas por ĉiuj lingvanoj, ĉar ĝi estas lernebla en kelkaj monatoj, kaj tial la lingvo ĝi mem estas lernebla en iom da jaroj, eble du (laŭ Klaŭdo Piron 220h da lernado por ĉinoj estas same 150h da lernado por franclingvanoj. Ne estas multe, se ni komparas tiun lernadan tempon kun la lernada tempo de la angla por nederland-lingvanoj kaj por ĉinoj!)
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/westernlanguage.htm
Dankon! Sed laŭ mi, pli-malpli bone ellerni la lingvon oni povas, ellerninte la dekses gramatikajn regulojn, ĉiujn vorterojn, kiuj estas estas en la vortareto en la "Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro" (Rimarko: anstataŭ unualibraj tabelvortoj je an, en la moderna Fundamenta Esperanto estas la tabelvortoj je am kaj anstataŭ "korono" estas "krono"), traleginte la Ekzercaron de la Fundamento de Esperanto kaj la Universalan Vortaron de la Fundamento de Esperanto.Tamen estas necese esti atentaj, ĉar la tradukoj en la Fundamento povas esti ne tute precizaj. Ekzemple, la vorto "ĉiel'" en la anglan estas tradukita kiel "heaven", dum la vorto "heaven" estas uzata kredeble nur en religia kunteksto, dum por la superplaneda bluo estas uzata vorto "sky". Ankaŭ menciindas la vorto "ĉikan'", kiu, se mi ĝuste komprenas, en la francan, germanan, rusan kaj polan estas tradukita per vortoj, havantaj tiun saman sencon, kiun en la nuna Esperanto havas la vorto "klaĉi", dum en la anglan ĝi estas tradukita per vorto, kiu havas tiun saman signifon, kiun havas la vorto ĉikani en la nuna Esperanto. Do, la angla traduko venkis. Tio ĉi estas etimologie ĝuste... Pli precizaj tradukoj troveblas en la Akademia Vortaro.

StefKo (Profiel tonen) 1 december 2019 15:47:11

Jxusteno:(...)
Ankaŭ menciindas la vorto "ĉikan'", kiu, se mi ĝuste komprenas, en la francan, germanan, rusan kaj polan estas tradukita per vortoj, havantaj tiun saman sencon, kiun en la nuna Esperanto havas la vorto "klaĉi", dum en la anglan ĝi estas tradukita per vorto, kiu havas tiun saman signifon, kiun havas la vorto ĉikani en la nuna Esperanto. Do, la angla traduko venkis. (...)
Ne! En la pola tiuj vortoj havas la saman sencon kiel en Esperanto (kaj similajn, unu pola vortaro de sinonimoj informas pri 155 sinonimoj de la vorto "ĉikani" kaj pri 98 sinonimoj de la vorto "klaĉi").
ĉikan' - szykan'
klaĉ' - plotk'

ĉerp', klopod', svat' estas ankaŭ en la pola (eble en aliaj slavaj lingvoj) - czerp', kłopot', swat'

robinvdv (Profiel tonen) 1 december 2019 23:35:22

Zam_franca:Esperanto estas hindeŭropa vortare, kaj pro tio ekzistas malegaleco, sed kiu danke al la gramatiko de Esperanto, ne estas tro forta. La gramatiko de Esperanto estas la plej grava afero en Esperanto.
Ankaŭ la gramatiko de Esperanto estas eŭropeca, ĝi posedas 8 el 12 trajtojn de norma avaraĝa eŭropa lingvo (SEA, Standard Average European). Pluraj respondoj ĉi tie tre bone klarigas en la angla lingvo pri kiuj trajtoj temas.

Jxusteno (Profiel tonen) 2 december 2019 06:59:08

1. La difina artiolo estas ne nur en la hindeŭropaj lingvoj, sed ankaŭ ekzemple en la araba (ال) kaj hebrea (ה). Cetere la Fundamento permesas ne uzi la artikolon.
2. Relativaj subfrazoj estas ankaŭ en la semida araba. Ekzemple en ĉi tiu frazo: "هو الٰه الذي خلقنا" ("Li estas Dio, kiu kreis nin").
3. "Oni estas farinta" - ne estas tiom malfacila regulo...
4. En Esperanto la akuzativon oni povas uzi ĉiam, kiam tio ne estas kontraŭ la logiko. Kateni sin en ĉi tiu okazo estus ne tre prudente.
5. Mi tre dubas, ke la frazo "la knabo estis batita" estas tiom hindeŭropeca. Ĉu oni ne povas diri en la turka "oğlan vurulmuş idi"?
6. Yemek (manĝi) - yeNmek (manĝIĜi). Tiu fenomeno estas ankaŭ en la turka kaj aliaj tjurkaj lingvoj.
7. "Mi lavas al mi la manojn"... Ŝajnas al mi, ke ĉi tio estas slava influo, sed certe oni povas diri "mi lavis miajn manojn".
8. Ĉu nia lingvo estus multe pli facila, se ni dirus "neniu ne venis" anstataŭ "neniu venis". Ŝajnas al mu, ke tiu ĉi "ne" estas superflua, eĉ se en iuj lingvoj oni diras tiel...
9. Ŝajnas al mi, ke la lingvo neniom suferas pro tio, ke ni diras "Miĥaelo estas pli diligenta ol Arielo", sed ne "Miĥaelo estas pli diligenta disde Arielo", kvankam eble la "ol" efektive estas hindeŭropa trajto...
10. "Tiel..., kiel..." ŝajnas al mi tradukprunto el la rusa, sed ne el la angla...

StefKo (Profiel tonen) 2 december 2019 07:55:32

Jxusteno:
(...)
7. "Mi lavas al mi la manojn"... Ŝajnas al mi, ke ĉi tio estas slava influo, sed certe oni povas diri "mi lavis miajn manojn".
Jes. En la pola tiel estas, sed oni ĉiam uzas "al si" kaj ne "al mi, al vi..." (En la pola oni uzas plejofte la dativon ĉar la pola, kiel aliaj slavaj lingvoj, estas deklinacia)

Jxusteno:

10. "Tiel..., kiel..." ŝajnas al mi tradukprunto el la rusa, sed ne el la angla...
En la pola ankaŭ estas "Tiel..., kiel..." aŭ pli mallonge: "... kiel..." (pole: Tak ... jak..., ... jak)

LM59650 (Profiel tonen) 2 december 2019 08:55:17


La vortaro de Esperanto estas indeeŭropa... sed la duono de la homaro jam parolas indeeŭropajn lingvojn.
Hindia lingvo estas indeŭropeana lingvo.

Hindia / prononco / Esperanto
क्यों? / kyon ? / kial ?
कौन? / kaun ? / kiu ?
क्या? / kyā ? / kio ?
ktp.



Jxusteno (Profiel tonen) 2 december 2019 11:18:18

StefKo:
Jxusteno:
(...)
7. "Mi lavas al mi la manojn"... Ŝajnas al mi, ke ĉi tio estas slava influo, sed certe oni povas diri "mi lavis miajn manojn".
Jes. En la pola tiel estas, sed oni ĉiam uzas "al si" kaj ne "al mi, al vi..." (En la pola oni uzas plejofte la dativon ĉar la pola, kiel aliaj slavaj lingvoj, estas deklinacia)

Jxusteno:

10. "Tiel..., kiel..." ŝajnas al mi tradukprunto el la rusa, sed ne el la angla...
En la pola ankaŭ estas "Tiel..., kiel..." aŭ pli mallonge: "... kiel..." (pole: Tak ... jak..., ... jak)
Fakte, en la pola ja estas akuzativo, ĉu?

Zam_franca (Profiel tonen) 2 december 2019 17:31:41

@Rdv : http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm#classify Bonvolu tion legi. La gramatiko de Esperanto estas unika, sed ĝi certe ne estas ununure eŭropa.

Terug naar boven