Al la enhavo

Bonan tagon! Mia enkonduko

de MiEstasEP25, 2020-aprilo-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

MiEstasEP25 (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 09:04:00

Bonan tagon! Mia nomo estas Telligente, mi lernas Esperanton por ses tagojn, kaj mi havas iuj progresoj, sed ankoraŭ mi havas problemojn kun Esperanto, ekzemple: la akuzativo "-n", la gramatiko (iuj de ĝi) kaj mi ne havas multaj rimedoj por lerni Esperanton.

(Hopefully I can also talk 2 languages in a topic, but I basically need more resources to have and friends to talk to in Esperanto, so that I could improve my Esperanto skills; also I keep on forgetting some important words)

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 15:51:25

MiEstasEP25:mi lernas Esperanton por ses tagojn
Mi ne pensas, ke tio estas ĝusta... dum ses tagoj

MiEstasEP25:mi havas iuj progresoj
Mi havas iujn progresojn

MiEstasEP25:mi havas problemojn kun Esperanto
Mi ne certas, sed ŝajnas al mi, ke kun ne estu tie. Eble, ...problemojn pri Esperanto aŭ io alia. Sed fakte "mi havas problemojn kun Esperanto" laŭ mi signifas "Mi kaj Esperanto havas problemojn"

Por lerni la Esperanton vi povas uzi kurson de ĉi-retpaĝaro Lernu kaj aplikaĵon Duolingo. Kaj mi elektis la Esperanton ĉe ĉiuj aplikaĵoj kaj ludoj, ĉe kiuj mi povas fari ĝin - tio estas helpanta

Demandi vian demandojn, mi helpu vin okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 09:59:52

_Almazik_:

Mi ankaŭ havas tian problemon kun "kun" (slavismo?) en tiu senco, sed en PIV estas:
"
kun:
I- Prep. signifanta akompanon, k koncernanta:
(...)
6 Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago; pri, kontraŭ, al: (...)
ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun (pri) la fajro
(...)
"
Mi pensas ke la uzo "kun " en la frazo "Mi havas problemon kun..." estas ĝusta. Estas interese kiel oni diras en aliaj lingvoj. Francoj diras: J'ai un problème avec..., angloj: I have a problem with..., italoj: Ho un problema con..., poloj: Mam problem z...,rusoj: У меня проблема с...

Ĉiuj ekzemploj el Google translate.

Do, se ni havas problemojn kun Esperanto, ni forigu ilin!

Reen al la supro