Al la enhavo

Kiom rapide la tekstoj en via lingvo perdas la kompreneblecon, retroirante en la tempo?

de Terpomo11, 2020-majo-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-18 19:48:25

StefKo:Ekz. La kibicoj krias al kanuisto (en Drzewica, sur la rivero Drzewiczka): Dawaj! Dawaj! Dawaj! por instigi lin.
Kaj se la samo okazus ne en Drzewica, sed en Huehuetenango, la kibicoj krius "¡Dale! ¡Dale! ¡Dale!", imperativon de la verbo "dar".

novatago (Montri la profilon) 2020-septembro-18 22:12:12

nornen:
Antaŭ 400 jaroj:

El Ingenioso Hidalgo Don Qvixote de la Mancha, Miguel de Cervantes Saavedra, 1605-1615

Originalo:
En vn lugar de la Mancha, de cuyo nombre no quiero acordarme, no ha mucho tiempo que viuia vn hidalgo de los de lança en astillero, adarga antigua, rozin flaco y galgo corredor.
Laŭ kopio en vikofonto, la eldono de 1608 montras pli malsamecojn laŭ ortografio:

EN Vn lugar de la Mãcha, de cuyo nombre no quiero acordarme, no ha mucho tiempo que viuia vn hidalgo de los de lança en aſtillero, adarga antigua, rozin flaco, y galgo corredor.

En Mãcha la litero n estas malgrandigita kaj metita sur la unua litero a (same kiel okazis kun la hispana ñ = nn). Pri aſtillero mi ne certas ĉu oni vidas altigitan son aŭ komputilan eraron, kie mise prenis fon anstataŭ son pro esti simila al tiutempa s, kvankam en la teksto eblas vidi aſsi. Nu, eble tiam litero f estis en tiuj vortoj (verŝajne ne, ĉar estas malsama al tiu f de vortoj, kiuj ja estas skribitaj per fo) aŭ eble estis aldona s sono inter nordhispaniaj s kaj z. Tamen, La Mancha estas sudhispanie kaj ĉiam aktualigas tiun literon en modernaj eldonoj al s, do verŝajne mi tro multe parolas. XD

Ankaŭ legeblas: El reſto della concluîan...
Della > De ella = de ĝi. Ankaŭ videblas del > de él = de ĝi

La ortografiaj ŝanĝoj estas sufiĉe facile kompreneblaj. Tamen tiu verko havas multajn vortojn, kiujn mi ne komprenas, ĉu pro esti jam neuzataj, ĉu pro esti, krome, regionaj (la nomoj de manĝaĵoj). Multaj junuloj ne kapablus legi ĝin sen helpo. Eĉ tiel, ja veras tio, ke la teksto estas komprenebla.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-16 01:13:33

la ĉina parola lingvo aŭ lingvaro ĉiam ŝanĝiĝas, kompreneble, sed la oficiala kaj formala skriba lingvo, estis tre stabila dum ĉirkaŭ tri mil jaroj. Do la edukataj intelektuloj en la komenco de la 20a jarcento post Kristo, povis legi la tekstojn skribitaj farede antaŭuloj, ekzemple, de la 2a jarcento a.K. La tradicia ĉina skriblingvo estas bazita sur la parola lingvo de la epoko antaŭ la Ĉin dinastio,nome la epoko antaŭ 221 a.K.

Sed post la jaro 1919, kiam ĉinio jam estis respubliko anstataŭ imperio, tiamaj intelektuloj influitaj de la komunisma ideologio, proponis ke skribu laŭ la aktuala parola lingvo. Ilia slogano estas "skribu tekstojn sen ĝemo hipokrita", kio signifas ke ili pensis ke la tradicia skriba lingvo, kiun nur kapablis legi tiuj, kiuj ricevis bonan edukadon, kaj kiun ne povis legi plejparte da ordinaraj ĉinoj, estas "hipokrata". Kaj tio estis la baro inter la tiamaj elitoj kaj la ordinaraj “proletaroj”. Do ekde tiam, pli kaj pli da intelektuloj ekverkis verkaĵojn per la moderna ĉina lingvo. kaj en lernejoj, ili ankaŭ ĉefe instruis la "sur parola lingvo surbazita" skriban lingvon al lernantoj, ĝis nun.

Kvankam nuntempe ni ankoraŭ lernis legi antikvajn tekstojn, poemojn dum mezlernejana epoko. Sed honeste, ni ne kapablas legi la tradiciajn ĉinajn tekstojn hodiaŭ, krom tiuj profesiaj historiistoj, sinologoj ktp. Oni diras ke en Tajvano, estas pli alta proporcio de la tradiciaj tekstoj en ilia fundamenta edukadosistemo, sed mi ne scias pri tio.

Kaj ankaŭ la signifoj de sama vorto inter la antikva kaj la moderna ĉina lingvo, draste malsamas. Ekzemple, en la tradicia ĉina lingvo, 走, signifas "kuri", dum en la moderna, "piediri". 行 en la tradicia, signifas "iri" , dum en la moderna, "bone", kion oni uzas por esprimi "jes" aŭ "akceptebla".

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-16 12:29:21

Interesega fadeno. Zam jam respondis pri la franca.

En la Renesanco, kiam la korto vivis en diversaj kasteloj en Luarvalo, oni diris, ke la plej pura franca lingvo estis parolata en tiu regiono (Touraine, nun Pays de la Loire). Tie vivis la cxefaj verkistoj de la franca lingvo, almenaux tiuj, kiujn oni studas en la lernejo.

Versxajne, la invento de presilo akcelis unuigon de dialektoj kaj stabilecon de ortografio kaj gramatiko. Iumaniere, la euxropaj lingvoj igxis... artefaritaj!

Notinde, ke la tiama franca estis parolata en nur malgranda parto de la nuna lando, kaj tiam ekzistis du cxfaj familioj de dialektoj: lingvo de "oïl" (norda) kaj tiu de "oc" (suda), laux la maniero diri "jes". De tiu lasta devenas la nuntempa okcitana, kiun esperantistoj povis malkovri dum la kongreso de Montpellier en 1998.

Reen al la supro