Al la enhavo

Demando: Kial estas tre multe krokodiloj en la forumo?

de praid, 2020-oktobro-05

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 13:33:42

Komencantoj aŭ nacionalismo?
Aŭ tio forumo ne estas esperanta?

Mi esperas, ke tio estas tiom komencantoj kun ilia demandoj. (Pardonu, vi ne estas krokodiloj)

derives (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 15:05:27

(Ĉu krokodilo estas la esperanta vorto por la angla "troll"?)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 15:34:13

praid:Komencantoj aŭ nacionalismo?
Aŭ tio forumo ne estas esperanta?

Mi esperas, ke tio estas tiom komencantoj kun ilia demandoj. (Pardonu, vi ne estas krokodiloj)
Saluton!

Eĉ se bedaŭrinde videblas naciismo (mi preferas tiun vorton al hindo-eŭropeca "nacionalismo") ĉi-forume, krokodilemeco ne estas ligata al tio miaopinie.
Bonvolu kompreni, ke tiu forumo estas multlingva (persone, mi pretas Esperantigi aŭ klarigi nacilingvan tekston, kiun mi afiŝigis, se oni demandas tion al mi).
Laŭ mi estas tri tipoj da krokodilemecoj ĉi tie:
1.Komencantoj dezirantaj demandi ion, kiel vi diris
2.Varbadoprojektoj por neesperantistoj
3.Spamado

Jomacxjo (Montri la profilon) 2020-novembro-12 00:43:14

En mia opinio, ĉi-forumo proponas esti pli multlingŭa ol esperantista, jam estas tiel antaŭ multa tempo. Iu Korektu se mi erariĝas.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-12 10:26:38

Jomacxjo:En mia opinio, ĉi-forumo proponas esti pli multlingŭa(1) ol esperantista(2), jam estas tiel antaŭ multa(3) tempo. Iu Korektu se mi erariĝas.
(1)Multlingva aŭ plurlingva. Ne gŭa sed gva.
(2)Vi celas diri Esperantlingva. Lernu nepre estas Esperantista, eĉ se ĝi tute bonvenigas aliajn lingvojn.
(3) Pli prefere longa ol multa.

La forumo estas ja plurlingva, kaj eblas elekti la lingvon de la konversacio ne nur per la uzota lingvo sed per ilo en la paĝo de la forumo, kiam oni komencas ĝin. Evidente, el la malmultaj aktivaj uzantoj, kelkaj ne rimarkas aŭ neglektas la elektitan lingvon kaj parolas Esperante, kiam oni devus paroli alilingve, aŭ ili parolas alilingve, kiam oni devus paroli Esperante.

Se oni ne scipovas la lingvon per kiu konversacio komencis, oni devus enhavigi aŭtomatan tradukon al tiu lingvo en la sendota mesaĝo.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-novembro-13 17:28:26

Pri spamo, mi ne scias. Eble temas pri alia reptilo. Tio dependas de la gepatra lingvo de la spamisto - aŭ de lia/ŝia/ria dunginto.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-14 11:32:24

En Esperantido:
Altebrilas:de la spamisto - aŭ de lia/ŝia/ria dunginto.
En Esperanto:
:de la spamisto - aŭ de lia dunginto.
Jen bona ekzemplo pri kiel reformoj ne helpas al Esperanto, malplibonigas ĝin kaj malbeligas ĝin. Kiam oni bone lernis, kaj guste uzas, la lingvon, la pronomo "li", laŭ sia neŭtra signifo, sufiĉas kaj fluigas la paroladon. Tio estas facileco. Ĉio alia estas dialektigi, malfaciligi kaj, do, damaĝi la lingvon.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-14 12:33:27

praid:Komencantoj aŭ nacionalismo?
Aŭ tio forumo ne estas esperanta?

Mi esperas, ke tio estas tiom komencantoj kun ilia demandoj. (Pardonu, vi ne estas krokodiloj)
Ĉu vi pensas pri uzantoj de la fadeno: "Interslavic language//Interslava lingvo//Medžuslovjansky jezyk"?

praid (Montri la profilon) 2020-novembro-15 23:38:06

Mi nenion scias pri interslava lingvo.
Kiel mi povas lerni ĝin?

Reen al la supro