Al la enhavo

Kelkaj demandoj

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-18

Mesaĝoj: 28

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-februaro-10 17:06:26

Metsis:La regulo estas: La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo.

Ni pritraktu la nomojn Kaino kaj Zamenhof. Se oni srkibas Kaino, la vorto havas tri silabojn Ka-i-no, kaj la akcento estas sur la litero i. Se oni skribas Kain, la vorto havas du silabojn Ka-in, kaj la akcento estas sur la litero a. Tiun rimedon, ke oni povas ŝanĝi la lokon de la akcento, oni tre ofte uzas en poezio kaj en kantoj.

La silaboj de la vorto Zamenhof estas Za-men-hof, do la antaŭlasta silabo estas "men" kaj sekve la akcento estas sur la litero e.

Ne gravas, per kiu litero la vorto finiĝas. En teorio eĉ ne gravas, ĉu la vorto estas esperantigita, sed en praktiko, se temas pri nomo, multaj homoj klopodas imiti la originalan prononcon de la nomo pro respekto.

Sed mi asertas, ke la akcento neniel estas grava parto de Esperanto. Esperantistoj havas multajn denaskajn lingvojn, kiuj havas siajn akcentojn, kiuj povas esti fortaj aŭ malfortaj, aŭ povas esti, ke tiuj komplete malhavas akcenton. Ĉi tial, laŭ praktika perspektivo, oni povas forlasi la akcenton entute aŭ havi tre malfortan akcenton. Se oni havas ian, havu tion sur la ĝusta loko.
Mi demandas, ĉu estas situacioj de la 16a regulo en esperantigitaj nomoj kiuj ne finiĝas kun la literoj o aŭ a. Alia demando pri nomoj estas, kiel oni povas plene traduki la nomon "Zamenhof" en alian lingvon? Kion ĝi signifas? Ĉu "Semkorto" aŭ io simila laŭ la ŝajna germana signifo?

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-10 17:13:08

En rakonto 'Budapeŝta ekzameno' de Sándor Szathmári oni tradukis "Zamenhof" kiel Semkorto.
https://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/ekzameno.htm...

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-februaro-10 23:11:03

sergejm:En rakonto 'Budapeŝta ekzameno' de Sándor Szathmári oni tradukis "Zamenhof" kiel Semkorto.
https://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/ekzameno.htm...
Interesega trovo! Kiel oni diras tion angle? Mi volas plene traduki lian nomon, kiam mi priparolas lin angle (mi nun angligas lian nomo kiel Lewis Lazarus Zamenhof, sed eble nun mi devus diri Lewis Lazarus Seedyard aŭ io simila).

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-11 00:35:03

Eble pli tauxge: Sembieno.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-11 07:31:29

Kutimo en Esperantujo estas, ke oni esperantigas la nomon de la loko de universala kongreso (UK). Ankaŭ nomon de alia loko oni povas esperantigi, ofte laŭ loka neceso (ekz. tre aktiva loka klubo). Kompreneble tiuj nomoj finiĝas per la litero o.

Se temas pri nomoj de personoj, mi preferas, ke la persono mem decidas ĉu esperantigi sian nomon kaj kiel. Tiuj nomoj povas esti "duone" esperantigitaj kaj finiĝi per alia litero ol o aŭ a.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-februaro-19 16:40:22

Mi trovis alian interesaĵon pri nomoj, en la Biblio. Jeremia 36:14 diras: "Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili."

Rimarku, ke la akuzativo kun vorto, kiu finiĝas kun la litero "i", tie estas "in". Oni povas vidi proksime de tie, ke la neakuzativa formo de la nomo estas "Jehudi".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-marto-05 15:09:46

Mi havas novan demandon. Kion signifas "depago"? Mi vidis ĝin en iu Anki-karto kaj ne komprenas la signifon.

nornen (Montri la profilon) 2021-marto-05 15:21:29

Laŭ vortaro, tiu vorto havas du signifojn: arĥaike "taxes", kaj "down payment / first installment".

Reen al la supro