Al la enhavo

Kiel oni diras "Ho, ĉu vere?" in viaj lingvoj?

de werechick, 2008-septembro-18

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2008-novembro-01 18:04:42

Terurĉjo:
Rodrigoo:Portugale: "Tá de sacanagem?!"
Brazile?
Ĉu en portugalujo, ĉu en brazilo, ambaŭ estas kompreneblaj. Portugala lingvo ne tiom malsimilas en portugalujo.

Ankaŭ, plej kutime oni diras: "Verdade?" (parolate kiel en Esperanto, sed kun demanda tono)

Se vi ne komprenas: "Bem capaz!" (trad. kiel "eble", kun ironia tono)

Junuloj diras: "No duro?" (kiel en Esp.)

camiljoe (Montri la profilon) 2008-novembro-01 18:40:55

Malta lingvo: Oni diras "Veru?" aŭ "Tassew?".

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-06 08:46:11

En rusa "o, pravda?" aŭ "o,po pravde?"

Kobo Virgilio (Montri la profilon) 2008-novembro-22 14:20:05

irlandlingve:

"Muise! An mar sin é?" aŭ "Muise, 'bhfuil tú i ndáiríre?"

Stephan S (Montri la profilon) 2008-decembro-05 20:25:29

Terurĉjo:en la rusa la vorto vero ne ekzistas
Pravda? Neuĵeli?
(slango: Ĉo, pravda?)

aldieb (Montri la profilon) 2008-decembro-07 11:02:14

En la katalana:

Oh! De veritat?

(La akcento estas sur "tat")

Bipa (Montri la profilon) 2008-decembro-24 18:47:34

aldieb:En la katalana:

Oh! De veritat?

(La akcento estas sur "tat")
Ankaŭ "Oh! De debò?" rideto.gif

vejktoro (Montri la profilon) 2008-decembro-24 20:57:47

Yes b`y, I lows! [prononcu: "laŭz"]

Id idn`t duh like.

vejktoro (Montri la profilon) 2008-decembro-24 21:28:14

Aŭ:

"Like ducks!"

Tiu volas diri, "Mi ne ĝin kredas!"

kaha (Montri la profilon) 2009-januaro-23 02:20:36

Arpitane:

[LISTO]
I ~ Oÿ eht veret (elparole: [jevəˈɾɛ]~[ɔjevəˈðɛ])
De veritá (elparole: [dəvəɾəˈtɑ]~[dəvəðiˈtɔ])
Pás veret (elparole: [pɑvəˈɾɛ]~[pɔvəˈðɛ]
Creyo pás (elparole: [krɛjupɑ]~[krɛjopɔ]
De bon? (elparole: [dəbɔ̃][/list]Antaŭ ĉiuj vi povas aldoni nedevigan "Oh!", kaj aldoni fine nedevigan "u ben" [ybɛ̃] kiel substrekigo de la demandeca aspekto de la esprimo.

Verŝajne ekzistas multaj aliaj, se mi trovas ilin mi diros...

Reen al la supro