Naar de inhoud

"Esperante" aŭ "esperante"?

door Pupeno, 13 oktober 2008

Berichten: 5

Taal: Esperanto

Pupeno (Profiel tonen) 13 oktober 2008 10:59:36

Saluton,

Ĉu oni skribas "Esperante" aŭ "esperante"?

Dankon.

Miland (Profiel tonen) 13 oktober 2008 13:07:25

Saluton,

Miaopinie, ambaŭ ĝustas. Ĉi tiu paĝo de PMEG (la 2-a ekzemplo en la 4-a skatolo) implicas ke esperante estas la ĝusta formo, sed ĉi tiu paĝo de la Detala Gramatiko (parto 2.3, paĝo 32, 3-a ekzemplo en la listo, 2-a linio), verkita de la sama aŭtoro, uzas la majusklon.

horsto (Profiel tonen) 13 oktober 2008 15:54:35

Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.

R2D2! (Profiel tonen) 13 oktober 2008 22:04:41

horsto:Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.
Jes, neniam malmemoru, que la vorto “esperanto” fakte signifas “tiu, kiu esperas”.

—Ilhuıtemoc δ

Rudolf F. (Profiel tonen) 14 oktober 2008 19:57:23

horsto:Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.
Klare kaj trafe. Mi konsentas.
Kun Esperantaj salutoj ... okulumo.gif

Terug naar boven