Al la enhavo

ho!e skriba diakrito por derivado de interjekcioj!: ekz halo!i, ve!i, vivu!i ktp.

de amigueo, 2021-julio-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-14 17:38:43

skriba diakrito por derivacio de interjekcioj!:
ekz "halo!i", ve!i, vivu!i ktp.

ne nur distingilo por eviti ambiguojn!
ankaux videbligo interjekciajn radikojn.

ho!e mirinde!

(spaco inter eksklamilo kaj i estas kontrauxvola)

Dankegon pro inspiro al temfadeno https://lernu.net/forumo/temo/32610

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-23 09:04:38

"halo-umi" kaj "vivu-umi" estas pli fundamentaj kaj facile prononceblaj. Foje, rektaj verbformoj jam ekzistas: saluti, danki, adiaŭi kaj eĉ ĝisi.

Cetere, vi ne precizigis la prononcmanieron de via interlitera esklamilo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-24 21:14:33

@Altebrilas

Nur grafika diakrito, ne prononcigxas la eksklamilo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-25 10:10:32

Punktuacio jesja prononciĝas. Bv. kompari, laŭlegante:

1. Estis festo sen surprizo.
2. Rozoj, kia surprizo!
3. Ĉu tio estas surprizo?

Mi kredas, ke oni inventis punktuacion en epoko kiam maljunuloj kun malbona vido petis al pli junaj personoj laŭtlegi al si librojn. Tiuj junuloj ne nepre komprenis la enhavon (ekz. filozofio), sed punktuacio helpis pli taŭge prononci.

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-25 13:15:58

Peĉjo legas:
Unu plus unu dividite je unu! Plus unu dividite je du! Plus unu dividite je tri! ...
Vasilij Ivanoviĉ:
Peĉjo, kial vi krias?
Peĉjo:
Ĉi tie estas krisignoj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-25 17:36:04

ĉu exp(1) ? Kial dufoje 1/2! ?

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-25 19:20:33

Mi eraris, certe devus esti e = 1 + 1/1! + 1/2! + 1/3! ...

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-26 12:11:39

Tre interesa konjekto pri punktuacio!
En hispana, krisigno utilas distingi imperativon el nuntempon.
Laux mi, pli evoluigita punktuacio ebligus plian koncizon.

(Tamen, la "ho!a propono" povus helpi kompreni ke "ho!" estas interjekcio kiel radiko de la adjektivo, ecx sen koni gxian signifon.)

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-26 17:57:11

Proponu al hispanoj skribi supran formulon
e = 1 + 1/¡1! + 1/¡2! + 1/¡3! + ...
Ĉi tio estas similo al tio kion vi proponas al Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2021-julio-26 21:33:40

sergejm:Proponu al hispanoj skribi supran formulon
e = 1 + 1/¡1! + 1/¡2! + 1/¡3! + ...
Ĉi tio estas similo al tio kion vi proponas al Esperanto.
Tio ŝparus krampojn.

n¡k! = nk!
¡nk! = (nk)!
¡n!k = n!k

Same oni skribu la Minkovskijan Funkcion (Функцию Минковского) kiel ¿x?.

Reen al la supro