Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
A aŭ B? Elektu!
de Kokcineleto, 2008-novembro-22
Mesaĝoj: 6620
Lingvo: Esperanto
Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-04 18:29:22
Greka salato aŭ salato de salikokoj?Facilege! Mi ŝategas grekan salaton kaj opinias, ke salikokoj, eĉ ne malbonaj, estas tro multekostaj por la plezuro, kiun mi sentas manĝante ilin. Mi do elektas grekan salaton... kaj ankaŭ la piranjido sur mia bildo tion elektas: mi havas vere strangan filinon, kiu treege ŝatas nigrajn manĝaĵojn, inkluzive olivojn, kiujn mi klopodis ekŝati dum miaj dudekumoj kaj finfine sukcesis kelkaj jaroj poste.
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?Ĉiam oni kunprenu poŝfajrilon kun si en la malvarmega arbaro: tio eble daŭrebligos sian vivon.
Mocarelo aŭ rokforto?
Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-04 19:20:16
Filu:Mocarelo aŭ rokforto?Mocarelo ŝajnas al mi pli divers-utila.
Pico kovrita de mocarelo aŭ granda bovaĝburgero ('kvaronfunto') kun rokforto?
Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-05 11:03:06
å aŭ ä?
Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-05 22:11:35
Rogir:å aŭ ä?Nu, ekster Skandinavio la germana estas pli utila lingvo ol la sveda aŭ la norvega, do mi elektas ä.
aŭtobuso aŭ vagonaro?
Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 00:11:32
Vagonaro aŭ trajno?
horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 12:14:51
Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?
Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-06 13:16:31
horsto:Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?La unua kostus monon sen promeso de iu ajn gajno, do mi restus hejmen kaj lernus Esperanton.
La filmo Gerda Malaperis! aŭ la libro?
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 17:31:41
Vi aŭ mi?
Hispanio (Montri la profilon) 2008-decembro-06 19:24:52
Lerni la anglan per Esperanto aŭ lerni Esperanton per la angla?
horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 21:17:44
Senmorte famiĝi aŭ feliĉiĝi?