Naar de inhoud

Propraj vortoj en viaj lingvoj

door Hispanio, 11 maart 2009

Berichten: 11

Taal: Esperanto

Hispanio (Profiel tonen) 11 maart 2009 01:47:57

Saluton.

Eble mi vin miskomprenigas, sed mi klopodos esprimi min.

En la hispana lingvo, por diri la vorton kirlaĵo, oni diras "batido". Sed en la portugala oni plu diras "milk-shake".

Por diri la vorton sporto, oni diras "deporte", sed en la portugala, franca kaj itala oni plu diras "sport", anstataŭ, laŭ mia opinio, "deporte", "deport" kaj "sporte", respektive.

Por diri la vorton TTT-ejo, oni diras "sitio", sed en la itala oni plu diras "site", anstataŭ "luogo".

K.S.

Mi volus scii, kion faras la akademioj pri la lingvo en viaj landoj. Eble mi eraras, sed mi ne scias.

Mi kreis ĉi tiun fadenon, ĉar mi legis novaĵon, kiun diris, ke en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo.

Wi_K (Profiel tonen) 11 maart 2009 05:05:11

Do estas la kialo ke mi precipe estimas karajn gefrancojn kaj ilian belan lingvonridulo.gif.

"en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo."

Senegaùlo (Profiel tonen) 11 maart 2009 05:38:42

En la brazilportugala oni diras :
batida (kun alkoholo) kaj milkshake (fruktogusta, kun lakto, sen alkoholo), esporte, kaj... site [sajtchi]

iame oni kutimis aldoni brazilajn formojn fonetike : copirraite por copyright, kaj la popolaj "sinuca" (snooker), slange "sanduba" por "sanduiche" (sandwich), "deletar" (delete) (oni plej bone diru "apagar")...

En la franca, oni diras : milkshake (=laitage fouetté/mixé et fruité), sport [spor] kaj site [sit]

Ech se kreskas la kvanto da anglaj vortaj en la franca (chu vere?) ankoraù estas multege pli da francaj vortoj en la angla (60%)ol male!

nikko (Profiel tonen) 11 maart 2009 11:11:14

Jes, interesa temo pri "invado de anglaj vortoj". Fakte, angla vortaro mem konsistas plejparte el neanglaj vortoj, latindevenaj, grekdevenaj, francigitaj kaj francaj latinismoj. Kaj mi ankaŭ miriĝas, pri kio okupas lingvaj akademioj. Se ili ne volas korekti lingvouzon kaj krei rekomendan literaturon, do, por kio ili ekzistas?

jchthys (Profiel tonen) 11 maart 2009 13:40:21

Mi pensas, ke en ordinara parolado, oni devas uzi vere Esperantajn vortojn kaj ne vortojn el aliaj lingvoj. Do mi preferas "piedpilko" ol "futbalo".
Sed en poezio, aŭ por havi iun efekton, oni ja rajtas uzi tiajn vortojn.

Hispanio (Profiel tonen) 11 maart 2009 14:44:49

Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas) shoko.gif

Nek telefono, nek kino, nek trajno... Ili kreas novajn vortojn per la malnovaj vortoj.

La sola eksterlanda vorto, kiun mi vidis en la islanda, estis "internet".

Mutusen (Profiel tonen) 11 maart 2009 17:33:21

Hispanio:Mi kreis ĉi tiun fadenon, ĉar mi legis novaĵon, kiun diris, ke en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo.
Ah, ĉu? Ŝajnas al mi, ke multaj francoj kredas sin pli inteligentaj, kiam ili uzas (pseŭdo-)anglajn vortojn.
Ekzemple, por “retpoŝtmesaĝo”, la oficiala termino estas “courriel”, mallongigo de “courrier électronique” (“elektronika poŝtaĵo”). Sed multaj francoj diras, ke tiu vorto estas ridinda, malbela, kaj uzas la anglan “e-mail”, kiu estas mallongigo de “electronic mail”. Do videble, la sama procedo estas ridinda france, sed mojosa angle. Strange.

Hispanio:Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas)
Ne, ĉiu lingvo havas prutovortojn. Sed ili ja estas tre malmultaj en la islanda. Male al aliaj lingvoj, ili preferas krei novvortojn ol prunti ilin, tamen ekzistas pruntovortoj por nomi aferojn, kiuj ne ekzistas en Islando (ekzemple banani).

Senegaùlo (Profiel tonen) 12 maart 2009 14:11:32

Mi estas franco kiu loghas en Brazilo kaj mi konsideras la francan lingvon plie internacia komunikilo kaj kulturilo ol francia... Fakte, Francio kaj ties loghantaro ne plu estas miaopinie referenco pri kvalito de la lingvo... Cetere mi tute fajfas pri akademioj kaj akademianoj... kaj same pri la francachoj kiuj snobe parolachas angle kiel memjhetilo al altegoj de idioteco kaj senkulturigho... Kaj plie pri registaro kiuj mensoge defendas lingvopluralecon nur cele al akiro de pli granda influo sed de centjaroj chion faras por mortigi nefrancajn lingvojn ene de Francio por trude fortigi nature fragilan naciismon...

eikored85 (Profiel tonen) 12 maart 2009 22:34:15

Hispanio:Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas) shoko.gif

Nek telefono, nek kino, nek trajno... Ili kreas novajn vortojn per la malnovaj vortoj.

La sola eksterlanda vorto, kiun mi vidis en la islanda, estis "internet".
La plejparto da ĉinaj lingvoj (sed certe ne tutaj) ankaŭ estas tiaj. Ĉiu karaktero havas sencon, kaj ĉiuj agas kiel radiko. Do por krei novajn vortojn, oni ĝenerale kombinas jam-ekzistantajn individuajn karakterojn. Por ekzemplo, la vorto por "interreto" estas "wang lu", kombinaĵo de "reto" (wang) kaj "vojo" (lu).

Ĉi tio ŝajnas al mi la plej logika maniero adapti eksterlandajn vortojn ĉar en ĉina ne estas veran alfabeton.

Tamen, mi ne scias se tio estas vera en aliaj lingvoj kiuj estas skribataj en ideografoj. En japana por ekzemplo, tio ne estas vera ĉar ili havas alian aron de karakteron uzata por skribi eksterlandajn sonojn kaj vortojn. Ĉu iu scias kio oni faras en aliaj ideografaj lingvoj? Ĉu iu konas antikavan egiptan lingvon? rideto.gif

ora knabo (Profiel tonen) 12 maart 2009 22:36:34

interesa demando. Mi estas parolanto de la kroata lingvo. Kvankam kroata, bosna, serba (mi ankoraŭ ne scias ĉu montenegra estas agnoskita lingvo, pardonu) estas preskaŭ la samaj lingvoj, ni ne sukcesis "konsenti" pri la demando de tiu influo. Kroata lingvo uzas neologismojn pli multe ol aliaj.
ekz: (eo-kroata-serba) armeo-vojska-armija, aviadilo-zrakoplov(aervelo)-avion... Sed ni, "ordinaraj homoj"lango.gif ne tre zorgas pri tio kiun vorton ni elektos.

Terug naar boven