Al la enhavo

se mi povos / se mi povas

de crescence, 2009-junio-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-15 10:44:44

Saluton,

Ĉu mi devas diri :

Mi venos, se mi povos.

aŭ :

Mi venos, se mi povas (kiel oni diras en la franca)

?

Antaŭdankon

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-15 11:14:09

Pri tio mi serĉis en http://tekstaro.com/ per serĉesprimo:
[a-z]+(is|as|os)\\sse\\s(mi|li|ŝi|ni|ili|vi)\\s[a-z]+(is|as|os)
en ĉiuj artikoloj. Rezultis la jenoj:

Tekstaro:4 trovoj en La Respubliko

...mem restas. Ni ja diris ke justeco estas tio, kio restos se ni trovos la tri aliajn virtojn.”...

...ono, kaj estas plej simila al ĝi, tion mi volonte diros se vi volas akcepti tion. Se ne, do ni lasu l...

...aŭ sia volo. La neludemaj legantoj eble plej bone agos se ili ignoros la tekston inter krampoj...

...“Ni pripensu: Kian konkludon ni atingas se ni komparas la justecon en tiranisma civ...
Vi povas vidi ke ambaŭ formoj estas uzataj, sed ili havas diferencajn signifojn.

Mi venos se mi povos do signifas ke mi venos, se mi en tiu estonto povos.
Mi venos se mi povas signifas ke mi venos, se mi nune povas veni (en la entonto).

Mi supozas ke vi probable volas diri la unuan.

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-15 16:41:41

Dankon, Tommjames.

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-15 19:16:32

tommjames:Pri tio mi serĉis en http://tekstaro.com/ per serĉesprimo:
[a-z]+(is|as|os)sses(mi|li|ŝi|ni|ili|vi)s[a-z]+(is|as|os)
en ĉiuj artikoloj.
Saluton tommjames!
Mi ne volas plendi, mi nur estas scivola.
Vi ŝajne ofte faras tiajn serĉadojn. Ĉu tio ne kaŭzas altan ŝarĝon sur la koncernitan paĝaron? Mi povas imagi ke sufiĉas malmultaj uzantoj farantaj tion por tute bloki la paĝojn por ĉiuj aliaj uzantoj.
Kaj kiel interpreti la rezulton? Ĉu la pli ofta uzadado ĉiam estas la pli taŭga?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-15 19:57:04

horsto:Vi ŝajne ofte faras tiajn serĉadojn. Ĉu tio ne kaŭzas altan ŝarĝon sur la koncernitan paĝaron? Mi povas imagi ke sufiĉas malmultaj uzantoj farantaj tion por tute bloki la paĝojn por ĉiuj aliaj uzantoj.
Hmm, mi tre dubas ke mia uzado de la paĝo troŝarĝas ĝin.. des pli por la nombreto da eventualaj uzantoj kiuj eble ekuzus ĝin pro miaj temp-al-tempaj afiŝoj. Suprizus min se iu ajn sekvintus mian etan serĉesprimon tien. rideto.gif

Ĉiukaze, la paĝaro estas tie por esti uzata!

horsto:Kaj kiel interpreti la rezulton? Ĉu la pli ofta uzadado ĉiam estas la pli taŭga?
Nu en ĉi tiu kazo mi nur afiŝis la rezultojn por montri tipan uzadon rilate al la demando de crescense, por klarigi la aferon. Pli ĝenerale, mi ne necese kredas ke laŭ pli ofte aperantaj formoj oni formu kredon pri kiel oni faru certajn gramatikajn konstruaĵojn, sed kontroli la stilon de uzado en tiuj verkoj mi trovas tre utile, speciale en tempoj de dubo pri la ĝusteco de iu gramatikaĵo.

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-16 05:33:11

Ĉu en la angla, oni uzas la prezencon aŭ la futuron, pri la verbo "povi" de mia frazo ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-16 09:38:03

crescence:Ĉu en la angla, oni uzas la prezencon aŭ la futuron, pri la verbo "povi" de mia frazo ?
En la angla, oni kutime dirus: I will come if I can, aŭ I will come if I am able. En tiuj, can kaj I am estas komprenataj signifi la futuron ĉar la temp-senco estas regata de la ĉefverbo will come, sed mi ne scias ĉu ili estas strikte prezencaj. Tamen en formo ili certe estas prezencaj.

yugary (Montri la profilon) 2009-julio-13 05:29:19

La angla ne havas verban tempon kiun ni rajtus nomi "estonteco" sed uzas diversajn aliajn rimedojn por esprimi estontaĵojn. La frazeta helpoverbo "be going to (do something)" alproksimiĝas al esprimo de pura estonteco, sed ne tute egalas al la franca aŭ esperanta estontecaj tempoj. Malgraŭ tio kion oni lernas en la lernejo, "will" kaj "shall" ne vere esprimas estontecon. Ekzemple, "I will come tomorrow" esprimas ne certecon pri tio ke mi venos sed nur diras ke mi volas veni kaj probable ja venos. Ĉe la tria persono, ekzemple "John will arrive soon," "will" esprimas supozon, ne certecon. (Fakte, "will" estas ofte uzata por esprimi supozojn pri la nuna tempo. Ekzemple, aŭdinte frapon ĉe la pordo, oni povus diri "That will be Mary." = "Ŝajnas ke Mary alvenis." Alian ekzemplon: "This door won't open" signifas ke mi nun provas malfermi la pordon sed ne povas--eble ĝi estas ŝlosita, aŭ eble la ĉarniroj bezonas oleon--la parolanto ne scias la kialon.) Uzo de "shall" ĝenerale montras nuancon de devigo, tio estas, ke iu alia homo aŭ cirkonstanco devigas la subjekton fari tion kio estas esprimata per la ĉefverbo. Se oni estas absolute certa pri estonta ago, oni simple diras, ekzemple, "I'm coming tomorrow," "John is arriving soon," kaj simile.

Mi kredas ke tia manko de vera estonteca tempo ĉe verboj estas trajto tipa de la ĝermanaj lingvoj, dum la latinidaj lingvoj ja havas veran verban tempon estontecan.

Reen al la supro