Al la enhavo

latinaj esprimoj

de crescence, 2009-julio-30

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-30 06:27:17

Saluton al ĉiuj,

Ĉu estas en via nacia lingvo, latinaj esprimoj uzataj ?

En la franca, oni uzas :

nota bene
de facto
in extremis
mutatis mutandis
ad hoc
ad libitum

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 13:53:19

En la angla oni uzas ankaŭ tiujn:

[LISTO]
i.e. (id est)
etc. (et cetera)
e.g. (exempli gratiâ)
A.D. (anno Domini)
viz. (videlicet)
sc. (scilicet)
Q.E.D. (quod erat demonstrandum)
à priori
ante bellum
in loco parentis
reductio ad absurdum[/list]Kaj multegajn plu…

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-30 14:16:52

Kiam kaj kial vi uzas la esprimojn :

viz. (videlicet)
sc. (scilicet)

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-30 14:25:31

crescence:Kiam kaj kial vi uzas la esprimojn :

viz. (videlicet)
sc. (scilicet)
Ambaŭ estas iom maloftaj hodiaŭ. Viz. oni uzas antaŭ oni nomas la erojn de tio, kion oni ĵus nomis:

[LISTO]
My grandfather had four sons that grew up, viz.: Thomas, John, Benjamin and Josiah.[/list]Ĝi povas ankaŭ signifi t.e.:

[LISTO]
The main point of his speech, viz. that our attitude was in fact harmful, was not understood.[/list]“Sc.” mi vidas ĉefe en tekstoj de malfremdaj lingvoj. Ĝi klarigas la tekston per la aldono de komprenenda foresta vorto:

[LISTO]
futurum: sc. est[/list]

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-30 15:38:29

crescence:
Ĉu estas en via nacia lingvo, latinaj esprimoj uzataj ?
jesridulo.gif
lingua latina non penis canina ridulo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-30 15:40:25

En la portugala oni uzas preskaŭ ĉiujn el la esprimoj mencitaj. Oni uzas ankaŭ:

sine qua non
ad hoc
ipso facto
ipsis litteris
a fortiori
a priori
a posteriori
idem
ibidem
habeas corpus
causa mortis
dura lex sed lex
modus operandi
persona non grata
vox populi, vox Dei
sui generis
etc.
lango.gif

Artichaut72 (Montri la profilon) 2009-julio-30 15:56:11

En la franca oni ankaŭ uzas regule "grosso modo", "et caetera", "post scriptum", "in vitro", "casus belli", "alter ego", kvazaŭ ili estus francaj adverboj kaj nomoj.

Oni ankaŭ uzas latinajn citaĵojn, kiel "carpe diem" aŭ "vae soli!", kiam ili kongruas kun la situacio.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-30 16:42:32

Artichaut72:En la franca oni ankaŭ uzas regule "grosso modo",
"grosso modo" estas italiaj vortoj.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-30 16:44:05

Ŝak:
lingua latina non penis canina ridulo.gif
Kion signifas ĉi tiu frazo ?

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-30 16:50:48

Vilinilo:En la portugala oni uzas preskaŭ ĉiujn el la esprimoj mencitaj. Oni uzas ankaŭ:

habeas corpus
causa mortis
Ĉu ĉi tiuj esprimoj estas uzataj nur en la juĝa lingvo, kiel en Francujo, aŭ en la kutimaj interparoladoj ?

Reen al la supro