Al la enhavo

"Je" por marki objekton

de jchthys, 2009-decembro-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-decembro-26 19:00:24

Ĉu uzindas aŭ kompreneblas la uzo je la vorto “je” por montri objekton? Tio eble necesas tiaokaze:

«Per la uzo je aŭto oni povas veturi ja rapide.»

patrik (Montri la profilon) 2009-decembro-26 19:26:05

Mi mem uzas tian uzon je "je" ofte. rideto.gif Pli precize, tia ĉi uzo markas la objekton de verbaj substantivoj. Laŭ mi, ĉi tio estas uzinda, ĉar ĉi tia uzo ne estas ambigua en tiu ĉi funkcio, malkiel la uzo je "de".
Ekzemplo: La amo DE ĉokoladaĵoj de Teresa
Mi celas diri, ke Teresa amas ĉokoladaĵojn. Tamen, la ĉi-supra frazo estas ambigua, ĉar la 2 "de" havas 2 malsimilajn funkciojn: marki posedecon aŭ apartenon [ke la ĉokoladaĵoj apartenas al Teresa], kaj marki la objekton de la verba substantivo "amo". Por ke estu klara, mi uzas "je". Do,
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Ŭa, mi konfesas, ke eble ĉi tiu klarigo ne estas tiel konvinka al ĉiuj, sed mi neniam spertis ian ajn problemon pri ĉi tia uzo. rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-26 21:05:28

jchthys:Ĉu uzindas aŭ kompreneblas la uzo je la vorto “je” por montri objekton? Tio eble necesas tiaokaze:

«Per la uzo je aŭto oni povas veturi ja rapide.»
Ni uzu je kiam ni ne estas certa kiu prepozicio uzindas. Mi uzus de antaŭ aŭto en la supra frazo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2009-decembro-26 21:36:19

Tio, kion diris Miland.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-26 21:43:02

"je" estas almenaŭ pli bona ol la fuŝa *na* en tiu okazo okulumo.gif

Ne ĉiam oni komprenigas aliajn per tia uzo, kvankam oni ne povas diri, ke ĝi estas tute malĝusta. Estas pli bone uzi "de".

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-26 22:57:56

patrik:
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Mi komprenas ĉi tie ke vi envieme amas la ĉokoladaĵon de Tereza.
Sed ne ke Tereza amas ĝin.
rido.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-27 00:42:47

Saluton!

patrik:
Ekzemplo: La amo DE ĉokoladaĵoj de Teresa
Mi celas diri, ke Teresa amas ĉokoladaĵojn. Tamen, la ĉi-supra frazo estas ambigua, ĉar la 2 "de" havas 2 malsimilajn funkciojn: marki posedecon aŭ apartenon [ke la ĉokoladaĵoj apartenas al Teresa], kaj marki la objekton de la verba substantivo "amo". Por ke estu klara, mi uzas "je". Do,
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Mi uzus:

la amo de Teresa al ĉokoladaĵoj = (((la amo) de Teresa) al ĉokoladaĵoj)))

La amo estas de Teresa kaj ĝi celas la ĉokoladaĵojn.

Komparu:

la timo de la lupo: La lupo timas ion|iun alian.

la timo al la lupo: Iu alia timas la lupon.

Kolonjano

Reen al la supro