Al la enhavo

Apostrofado de O-finaĵo

La finaĵon O de substantivo oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus:

  • turmentoturment' (turmEnt')
  • historiohistori' (historI')
  • metroometro' (metrO').
  • ĉieloĉiel' (ĉiEl').

Oni ne povas uzi apostrofon anstataŭ A-finaĵo, E-finaĵoverba finaĵo. Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har' egalas ĉiam al haro, neniam al haron, harojharojn.

Ĉe tiuj tabelvortoj, kiuj finiĝas per O, la finaj "o"-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj tial oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do uzi ki', ti', i', ĉi', neni' anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio.

Apostrofado de la

La vokalo "a" en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo → l'. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo: ĉe l', tra l', pro l':

  • Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj! - Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj!

Rimarku ke l' skribiĝas kiel aparta vorto: de l' maro (ne de l'maro', nek del' maro).

Ĉefe en poezio

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj'
Minacis nin ondoj de l' maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'
Al verda haven' de l' homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment'
La stela standardo jam flirtas en vent'.

el La Tagiĝo de Antoni GRABOWSKI

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenaŭ okazas entute.

Dank' al

Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank' al, kiu montras la kaŭzon de io bona, = "pro la (favora) influo de". Dank' al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:

  • Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo. - Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo.
  • Dank' al lia instruado mi sukcesis en la ekzameno. - Dank' al lia instruado mi sukcesis en la ekzameno.

Samsignife oni povas uzi danke al.

Un'

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la numeralo unu:

  • Un'! du! un'! du! — La soldatoj marŝis. = Unu! du!... - Un'! du! un'! du! — La soldatoj marŝis.
  • "Un', du, tri, kvar", li kalkulis laŭte. = Unu, du... - "Un', du, tri, kvar", li kalkulis laŭte.

Un' povas aperi nur en memstara, kvazaŭ interjekcia uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne eblas ekz.: Mi havas nur un' amikon. Eblas nur: Mi havas nur unu amikon.

Reen al la supro