Al la enhavo

La prepozicio da ligas kvantan esprimon al substantiva frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan):

kvanto "substanco"
unu kilogramo da pano
litro da lakto
skatolo da rizo
amason da komencantoj
du milionoj da rubloj
iom da valizoj
tiom da feliĉo
multe da problemoj

La kvanta esprimo montras, kiom estas. Ĝi estas substantiva frazparto, kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto.

La "substanceca" esprimo montras, el kio konsistas la kvanto:

  • En la botelo estas litro da lakto. - En la botelo estas litro da lakto.
  • Ŝi aĉetis faskon da ligno. - Ŝi aĉetis faskon da ligno.
  • Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.
  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.
  • En la urbo troviĝas multe da aŭtoj. - En la urbo troviĝas multe da aŭtoj.
  • La riĉulo havas multe da mono. - La riĉulo havas multe da mono.
  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. - Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.

Numeralojunu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil — ne bezonas da. Oni uzas ilin kiel epiteton de substantivo:

  • Tie loĝas du Esperantistoj. - Tie loĝas du Esperantistoj.
  • Mi havas cent pomojn. - Mi havas cent pomojn.
  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn. - Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Substantivaj nombrovortoj kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da:

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.
  • En la kesto estas cento da pomoj. - En la kesto estas cento da pomoj.

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

  • Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. = Li havis multe da ŝafoj kaj bovoj. - Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe.
  • Da pulvo ni havas kiom vi volas. = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas. - Da pulvo ni havas kiom vi volas.

Ne uzu N-finaĵon post da

Post la prepozicio da oni neniam uzu N-finaĵon. Substanceca da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto, kiu ne povas ricevi objektan N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

  • La riĉulo havas multe da mono. = La riĉulo havas multon da mono. - La riĉulo havas multe da mono.

    Nepre ne: La riĉulo havas multe da monon.

  • Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? - Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas?

    Nepre ne: Kiom da panon vi volas?

Kiam oni ne uzu da?

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

  • Ni manĝis specon de fiŝo. - Ni manĝis specon de fiŝo.

    La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru speco da....

  • Ĉe ni estas manko de akvo. - Ĉe ni estas manko de akvo.

    La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

  • Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. - Pro perdo de kuraĝo ili ne venis.

    La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al adjektivo, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) - Ni renkontis multajn homojn.

    Kvantaj adjektivoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mezurata substantivo kiel epiteto sen da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. - La botelo estas plena de/je akvo.

    La adjektivo plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la adverbo plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru plena da...plene da....

  • Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj. - Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilola, tiu, ĉiu, poseda pronomo... — estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia frazparto, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el la pano. - Ni manĝis iom de/el la pano.
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj. - Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el ĝi (= el la pano). - Ni manĝis iom de/el ĝi (= el la pano).
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili (= de/el tiuj vinoj). - Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili (= de/el tiuj vinoj).

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per numeralo aŭ adjektivo, oni ne uzu da, sed deel:

  • Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. - Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj.

    La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino. - Ni gustumis tre multe de unu vino.
  • Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo. - Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.
  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj. - Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se singulara substantivo jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro. - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.

    Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

  • Ili fortranĉis duonon de centimetro. - Ili fortranĉis duonon de centimetro.

Iuj vortoj iafoje esprimas kvanton, alifoje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian prepozicion:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.

    Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton.

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. - Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj.

    Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj! - Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj!
  • Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj! - Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj!
  • Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj! - Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj!
  • Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj! - Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (→ da), aŭ la antaŭa vorto (→ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

La uzo de la prepozio da iom evoluis kaj ŝanĝiĝis dum la historio de Esperanto. Tial en malnovaj tekstoj oni povas trovi da, kie devus esti deel laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj.

"Da-ismo"

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti prepozicio. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:

  • Mi havas multe da.
  • Kiom da vi volas? Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.
  • Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.

Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. Sed da apartenas unuavice al tio, kio staras poste.

Iuj asertas, ke temas pri ordinara subkompreno:

  • Mi havas multe da mono.Mi havas multe da. - Mi havas multe da mono.
  • Kiom da viando vi volas?Kiom da vi volas? - Kiom da viando vi volas?

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la prepozicion: Li estas instruisto de lingvoj.Li estas instruisto. Ne: Li estas instruisto de. Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun substantiva frazparto poste.

Reen al la supro