Al la enhavo

BO

BO = "parenceco pro geedziĝo".

BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj:

  • patrovia bopatro = la patro de via edz(in)o
  • filovia bofilo = la edzo de via filino
  • fratovia bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via fratino, la edzo de fratino de via edz(in)o

Ankaŭ la BO-vortoj bokuzo, bonevo, boonklo, boavo, bonepo, boparenco kaj bofamiliano (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO.

Kiam temas pri parenceco pere de du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = "la edzo de fratino de via edz(in)o", via bobokuzo = "la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o", via bobonevo = "la edzo de nev(in)o de via edz(in)o", via boboonklo = "la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o". En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.

BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE kaj PRA. La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj k.s.

ĈEF

ĈEF = "la plej grava, la plej altranga". ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:

  • redaktoroĉefredaktoro = la plej grava redaktoro (de ekz. gazeto), kiu respondecas pri la gazeta enhavo
  • artikoloĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, normale artikolo, kiu montras opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro
  • urboĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
  • stratoĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
  • ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono; ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa

ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio). ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem personon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. La memstara substantivo ĉefo tamen ĉiam montras personon, kaj tial la vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.

DIS

DIS = "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.

Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:

  • iridisiri = iri for en malsamaj direktoj
  • kuridiskuri = kuri for en malsamaj direktoj
  • sendadodissendado = sendado for en pluraj direktoj

Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

  • ŝiridisŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn
  • rompidisrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
  • dedisde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo (ĉi tie DIS escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)

Ĉe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstataŭigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:

  • volvidisvolvi = malvolvi
  • faldidisfaldi = malfaldi

DIS uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko: disa = malkuna, dividita, maldensa; disigi = igi disa(j), disdividi.

EK

EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.

Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:

  • kuriekkuri = komenci kuri
  • sidieksidi = komenci sidi
  • pluviekpluvi = komenci pluvi
  • florofloriekflori = komenci flori
  • deekde = komence de (ĉi tie EK escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)

Ankaŭ la sufikso povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.

Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:

  • fulmiekfulmi = momente kaj subite fulmi
  • briliekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
  • rigardoekrigardo = rapida subita rigardo

EK uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko kaj kiel ekkria vorteto:

  • eki = komenciĝi
  • ekigi = komenci, startigi
  • ek! = komencu tuj!, ni (tuj) komencu!, k.s.

EKS

EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:

  • reĝoeksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
  • edzoeksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
  • (ge)edziĝieks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
  • modaeksmoda = ne plu moda
  • eksa = iama, ne plu estanta; eksiĝi = abdiki, deposteniĝi

Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita": bovoeksbovo = kastrita bovo.

GE

GE = "ambaŭ seksoj". GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.

GE plej ofte montras paron:

  • patrogepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
  • edzogeedzoj = edzo kaj lia edzino
  • fianĉogefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
  • doktorogedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o (gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj — tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro)

GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:

  • fratogefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
  • filogefiloj = filo(j) kaj filino(j)

GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:

  • knabogeknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
  • lernantogelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
  • doktorogedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj kaj doktoroj.

Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe: lernejogelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj.

Noto: GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur plurala, ĉar devas esti pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn el la du seksoj". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aŭ patrino", geedzo = "edzino aŭ edzo". Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos.

MAL

MAL = "la rekte kontraŭa ideo". MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo.

  • bonamalbona
  • grandamalgranda
  • feliĉamalfeliĉa
  • laboremamallaborema
  • grasograsamalgrasa = havanta malmulte da graso
  • plimalpli
  • tromaltro
  • fermimalfermi
  • amimalami
  • ŝlosimalŝlosi
  • aliĝimalaliĝi
  • kodokodimalkodi = deĉifri koditan tekston
  • antaŭmalantaŭ
  • supremalsupre
  • simetriomalsimetrio
  • amikomalamiko
  • lumomallumo
  • malo = rekte kontraŭa ideo; male = tute kontraŭe

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:

  • laŭdi = diri, kiel bona io estas
  • ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
  • mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
  • ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
  • amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
  • neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
  • malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon

MIS

MIS = "erareco, malĝusteco, malboneco". MIS ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste.

  • kalkulimiskalkuli = kalkuli erare
  • komprenimiskompreni = kompreni erare
  • skribimisskribi = skribi erare
  • korektimiskorekti = provi korekti kaŭzante malkorektecon
  • uzimisuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero
  • traktimistrakti = trakti malbone
  • faromisfaro = malbona faro
  • formomisformo = erara, malbona formo
  • formimisformi = doni malĝustan, malbonan formon al io

Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete ŝanĝas la signifon en la kontraŭon:

  • laŭdi = diri, kiel bona io estas
  • mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona
  • mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
  • mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona

PRA

PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

  • homoprahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
  • arbaropraarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo
  • tempopratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
  • antaŭlastapraantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta"

Ĉe la parencovortoj av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo):

  • avovia praavo = la patro de via av(in)o
  • avovia prapraavo = la patro de via praav(in)o
  • avovia praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
  • nepovia pranepo = la filo de via nep(in)o
  • nepovia prapranepo = la nepo de via nep(in)o
  • onklovia praonklo = la onklo de via patr(in)o
  • nevovia pranevo = la filo de via nev(in)o
  • kuzovia prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o

Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:

  • patroprapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
  • filoprafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.

Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.

RE

RE = "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe, denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe, fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero". RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:

  • venireveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
  • doniredoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
  • brilorebrilo = brila speguliĝo
  • bonigirebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis
  • saniĝiresaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado
  • dirirediri = diri denove la saman aferon, diri responde
  • troviretrovi = trovi tion, kion oni perdis
  • konirekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, konfesi la valoron de io
  • turnireturni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton
  • ree = denove, ankoraŭfoje

Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas "prezenti denove", sed "agi anstataŭ iu, en ies nomo". Resumi ne estas "denove sumi", sed "koncize esprimi la esencon". Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT kaj RESUM). Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado. Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.

Reen al la supro