Al la enhavo

Prepozicioj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ frazpartoj por montri ties rolon en la frazo.

Prepozicioj normale staras antaŭ substantivoj aŭ pronomoj, sed ankaŭ antaŭ infinitivaj verboj, subfrazoj kaj kvantaj adverboj. Iafoje oni uzas prepoziciojn antaŭ lokaj kaj tempaj adverboj. La prepozicio tiam pliprecizigas la lokan aŭ tempan signifon.

La jenaj vortetoj estas prepozicioj: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra kaj trans:

Memstaraj prepozicioj

Post prepozicio normale staras frazparto, al kiu la prepozicio rilatas. Sen tia posta frazparto, prepozicio ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro k.t.p.

Se oni volas ellasi vortojn post prepozicio (subkompreni ilin), oni devas uzi la prepozicion kun E-finaĵo, ĉar la prepozicio tiam fariĝas propra frazparto, kiu rolas kiel adverbo:

  • Li staras apud mi.Li staras apude. - Li staras apud mi. → Li staras apude.
  • Ŝi sidas ekster la domo.Ŝi sidas ekstere. - Ŝi sidas ekster la domo. → Ŝi sidas ekstere.
  • Tio okazis dum la paŭzo.Tio okazis dume. - Tio okazis dum la paŭzo. → Tio okazis dume.
  • Tio okazos post la kongreso.Tio okazos poste. - Tio okazos post la kongreso. → Tio okazos poste.

Se tia adverbo montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri movon al la loko:

  • Li sidas ekster la domo.Li sidas ekstere.Li iras eksteren. = ...al ekstera loko (al loko ekster la domo). - Li sidas ekster la domo. → Li sidas ekstere. → Li iras eksteren. = ...al ekstera loko (al loko ekster la domo).

Se iafoje la origina frazparto rolas adjektivece, oni uzas A-finaĵon post la prepozicio:

  • Li loĝas en domo apud mia domo.Li loĝas en apuda domo. ...en domo apuda. - Li loĝas en domo apud mia domo. → Li loĝas en apuda domo. ...en domo apuda.

Sed oni ankaŭ povas uzi lokan aŭ tempan adverbon en tiaj okazoj: Li loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude.

Ial iuj prepozicioj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo aŭ A-finaĵo. Oni ekz. preskaŭ neniam diras paroli prie = "paroli pri tio", iri dee = "iri de la koncerna loko", ala veturo = "veturo al la koncerna loko", proa agado = "agado pro tio".

Reen al la supro