Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-decembro-25 06:13:08

Inspirite de la alia forum-vortludo, nia Esperanto klubo ludis vortludon same sed kun kelkaj variadoj. Do mi proponas jene liter-vort-frazan ludon al vi forumuloj:

1. Unua persono verkas frazon, ekzemple: "Eta birdo saltetas interbranĉe."

2. Dua persono verkas sekvan frazon, sed laŭ la jenaj reguloj:

-La unua vorto de la dua frazo komenciĝu je la unua litero de la lasta vorto de la unua frazo. Je ĉi tiu ekzemplo, 'i' estas la unua litero de 'interbraĉe', kiu estas la lasta vorto de la frazo.

-La dua frazo kiamamiere rilatu al la unua frazo (ne nur estu ia hazarda temo).

Ekzemple: "Insiste, li postulas, ke ili iru en la arbaron."

La ligo inter la du frazoj:
Unua: Branĉo (de arbo) / Dua: Arbaro.

3. Ne reuzu la samajn vortojn inter ĉiu du frazoj. Kaj povu verki novan ideon kontraŭ antaŭajn frazojn.

Se iu forumulo volas komenci, bonvolu verki la unuan frazon...

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-25 12:26:59

Antaŭ du monatoj estis aŭtuno.

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-decembro-25 15:18:07

Aperas la luno super rikoltaj kampoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-26 11:25:35

Kelkaj pomoj jam estas maturaj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-decembro-26 19:16:01

Mi nun devas reporti la librojn al la biblioteko.

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-26 21:03:11

Beboj neniam legas.

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-decembro-27 06:13:11

La ses etaj hundidoj diskuras tie kaj tie enhejme.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-27 08:49:59

Ekde februaro 2010 mi lernis esperanton.

zlinke1 (Montri la profilon) 2011-decembro-27 09:20:06

ratkaptisto:Ekde februaro 2010 mi lernis esperanton.
Efektive, lernado de esperanto estas tre grava afero.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-27 09:42:36

cFlat, ĉu arboj havas brakojn en Esperantujo? Mi ĉiam supozis ke ili havas branĉojn

Reen al la supro