Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-28 02:22:11

Kiam mi estis junulo, ni amuziĝis kiam la fajrestingisto malfermis la fajran kranegon dum varma sumera tago.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-28 11:18:46

Tio, kio hodiaŭ prezentiĝas turmentanta kaj minacanta, morgaŭ fariĝos paca. La homo devas ekzerci kuraĝon kaj rezignacion, ĉar sen ties valoroj li daŭre estas kvazaŭ infano atendante la fajrestingiston por mildigi liajn varmajn somerajn tagojn.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-29 02:19:47

Tiam mi ankaŭ faris, kun mia patro, etan boaton el ŝelo de betulo, kaj flosmetis ĝin sur la riveron.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-29 12:12:43

Rigardu stelplena nokton, kaj faru multain demandojn, ĉar la tempo flugas, kaj nur rememoroj restas al muljuna poeto, kiu dum sia juneco estis feliĉa kaj ne konsciis pri tio.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-30 04:36:45

Tendon ni starigis en la pluvego kaj malfacile ekbruligis fajron kaj poste ĝuis ties varmeco.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-30 10:12:06

Via spirito stato multe kontribuas al la rezulto de viaj aspiroj kaj al viaj agoj. Kiam ni komencas taskon malbonhumore aŭ ribeleme ni jam perdas la plibonan parton de la plenumo. Mi neniam imagis min vivanta en malvarmega loko.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-31 02:38:10

La letero de ŝia amiko sciigis, ke li volas, ke ŝi vojaĝu tien, kie li nun loĝas: norda Svedio.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-31 11:06:27

Se ĉio malplaĉas al ŝi, kaj ŝi konstante plendprotestas, li devas zorgi, kaj liberigi ŝin de la negativaj impresoj, Almenaŭ metu belecon en ŝian okulojn, por ke ŝi rigardu la vivon per lensoj pli helaj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-31 19:40:48

Helpi alian estas bonago, precipe se vi ne konas la helpaton.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-01 12:00:35

Homo, kiu ŝajnas tre bone informita, kelkfoje havas nur neprofundan konon ŝajnigante scii pli ol li aŭ ŝi efektive scias. kiu scias aŭdi tiu ĉiam profitas.

Reen al la supro