Al la enhavo

Ĉu Moseo aŭ la Egipto?

de markotraviko, 2007-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

markotraviko (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 03:13:15

Dum legado de "La sankta Biblio" de Zamenhof mi trovis la jenan frazon en "Eliro 2:12":

"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo."

Mi povas facile konstati ke Moseo mortigis Egipton sed kiu estis kaŝita en la sablo, Moseo aŭ la Egipto mortigita?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 03:56:27

Mi neniam legis la Biblion, sed se Zamenhof ne eraris, tiu kiu estis kaŝita estas la Egipto mortigita, kompreneble. Ĉar se Moseo kaŝiĝus, la frazo devus esti:
"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis sin en la sablo." rideto.gif
Aliflanke, oni malofte kaŝiĝas en la sablo, sed eble kaŝas mortinton. lango.gif

markotraviko (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 18:33:09

Mi komprenas vian klarigon.Dankon. rideto.gif

piteredfan (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-31 00:36:52

黄鸡蛋:Mi neniam legis la Biblion, sed se Zamenhof ne eraris, tiu kiu estis kaŝita estas la Egipto mortigita, kompreneble. Ĉar se Moseo kaŝiĝus, la frazo devus esti:
"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis sin en la sablo." rideto.gif
Aliflanke, oni malofte kaŝiĝas en la sablo, sed eble kaŝas mortinton. lango.gif
Aliekzemple, en la romano Trezura Insulo, Ĝimcjo kaŝas sin en pombarelo, kie li aŭdas pri la estonta pirata ribelo. Se li estus mortinto, li ne povus kaŝi sin. Moseo kaŝas la Egipton. La Egipto, pro morto, ne povis kaŝi sin.

Reen al la supro