Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 05:21:38

Dunkel:Saluton,
Mi estas komencanto en esperanto kaj mi testas MessagEase. Mi ne komprenas kiel aldoni la 'ŭ'.
Bonvolu legi la konsilojn de kaŝperanto (vidu sube) aŭ nur instali mian Esperanto-klavaron (Esperanto Keyboard) ĉe jena paĝo de la retejo de MessagEase: Android Keyboards Online.

kaŝperanto:
Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.

Dunkel (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 06:43:07

Dankon, mi komprenas. Mi sukcesas aldoni la ŭ. Dankon !

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-05 14:16:55

Makrooj en MessagEase-klavaro 

kaŝperanto:ankaŭ subtenas "Macros" kaj aliajn potencajn povojn, kaj ĝi estas senpaga.
Jes, Makrooj estas utilega eblo ekuzi pliajn signoj/simbolojn, tekstojn ktp. Krome, vi povas uzi miensimbolojn, kiam la makrooj estas elektata.

Ekzemple, mi per makrooj ekuzis jenain signojn, kiujn mi ofte uzas en vortaraj tekstoj:
  • ← || mi tajpas ĝin per signoj <- || uzu Unikodon por "←"
  • → || -> || uzu Unikodon por "→".

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-14 20:15:27

Sinma:Vi ankaŭ povas uzi la programon AnySoftKeyboard. Mi ne uzas la esperantan klavaron ĉar la ergonomia klavaro bépo estas pli bone ol azertyqwerty por skribi la francan lingvon (evidente!) kaj la esperanton. Mi pensas ke tio ankaŭ ĝustas kun Colemak kaj Neo (eble Dvorak).
Ĉu vi jam legis jenan blogaĵon de Lionel Dricot?
Writing on a smartphone: review of 8pen and MessagEase

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-24 21:07:24

MessagEase-klavaro (versio 11.3.2 Beta) estas elŝutebla ĉe la paĝaro de la kreinto.

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-09 07:09:19

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.4.1 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ:

lars)k (Montri la profilon) 2014-decembro-09 07:58:51

Urho:
erinja:Mi lastatempe aĉetis la novan Nexus 7, kaj mi scivolas ĉu iu povas doni ian bonan konsilon pri tajpado en Esperanto per Androjdo. Laŭ mia kompreno estas ia e-klavaro kiu jam troviĝas en Androjdo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin – –
Jes, vi pravas! En la operaciumo Android 4.2— kaj en Nexus 7 ekzistas vera Esperanto-klavaro. La klavaro estas jena:Vi devas iri al Agordoj de Nexus 7 kaj plu al Lingvo kaj…, kaj elekti ĉe Google-klavaro Esperanton kiel unu lingvo de la klavaro.
dankon, mi eĉ ne sciis pri tio ) ĵus aldonis en mia 5a android

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-09 15:17:37

La MessagEase klavaro bezonas nian subtenon: Indiegogo

Ili planas evoluigi la klavaron por funkcii en inteligentaj brakhorloĝoj kaj plej bone en IOS, Android, kaj sur tabuletkomputiloj. Se ili sukcesas sur brakhorloĝaj ekranoj, eble ni ne deviĝas uzi la fi-qwerty-an klavaron.

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-19 21:18:34

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.5.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-16 15:03:23

Estas interese, ke MessagEase-klavaro helpas min memori anglalingvajn (kaj ankaŭ Esperantlingvajn) vortojn pli bone ol QWERTY-klavaro en mia lernado. La kaŭzo eble estas tio, ke sur MessagEase-klavaro mi vidas vortojn kiel vojetoj inter la literoj (do, kiel grafikaĵoj). Tio estas tre mirinde!

Do, MessagEase estas la vera amiko de lernantoj de lingvoj. ridulo.gif

P.S. — Ligiloj de MessagEase-klavaro

ĝisdatigita: 2015-01-17

Reen al la supro