Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-27 13:32:21

Oni spertas embaraso, kiam personoj kiuj kulturas la veron, farante ĝin armilo por agresi la aliajn. Tamen la vero reflektas mirindan lumon, klariganta nekonataĵojn, kiuj neniam vundas aŭ aflitigas. Ĝi estas kiel pano, kiun oni devas manĝi sen troigo en ĝusta kvanto.

En ĝusta kvanto...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-28 02:42:57

En ĝusta kvanto la tero ricevis varmeco por la subteno de vivo.

Vivo tera ankaŭ bezonas ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-28 13:02:16

1 trovo en Hamleto, Zamenhof, 1893
u, Malluma, senkonsola, senespera Fariĝu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kole

Vivo tera ankaŭ bezonas, ekvilibron ne nur pro oportuno aŭ timo, sed , ĉar ni ne konas la aferon tiel profunde, kiel ĝi postulas.

Kiel ĝi postulas...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-01 01:39:47

Kiel ĝi postulas, gravito kunvenigas ĉiun objekton al aliaj objektoj.

Objektoj, kiuj ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-01 14:33:09

Objektoj, kiuj postulas diskuton pri ili kaj komparu ilin kun tio, kion mi scias kaj pensas, kaptante la plej bonajn informajn pri tio, kion mi ankoraŭ ne konas.

Kion mi ankoraŭ ne konas...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-02 01:58:43

Kion mi ankoraŭ ne konas, estus plenigi grandan bibliotekon!

En biblioteko ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-02 13:09:48

En biblioteko troviĝas la konoj de la homaro ekde la homo scipovis skribi, ĝi estas gutetoj da konoj antaŭ maroj, kiujn ni ne konas.
Ni ne konas...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-03 03:51:56

Ni ne konas tion, kion virinoj pensas. ridulo.gif

Pensu pri ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-03 13:10:53

Pensu pri la malmodereco kaj malprofito de unuj, kiuj respondecas pri la malabundo kaj eĉ manko sur la tablo de aliaj.

sur la tablo de aliaj...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-04 02:14:58

Sur la tablo de aliaj restas libro aŭ manĝiloj aŭ multaj aliaj aferoj, sed sur la mia estas komputilo, plumo, kaj notlibro.

En notlibro mia mi ŝatas skribi ...

Reen al la supro