Al la enhavo

Esperanto slang?

de WeekzGod, 2014-junio-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: English

walfino (Montri la profilon) 2019-majo-11 16:11:04

Mi supozas ke oni povas diri Sal, Ino...sed ne ekzistas ekvivalento por viroj.

Ah, Sal ankaŭ estas slangaĵo mi pensas. Ankaŭ fakte Ĝis ĉar ĝi estas mallonga formo de Ĝis la Revido (kaj ankaŭ havas alian signifon).

Kaj eble "kafumi" por la signifo "trinki kafon kune" (ne certa se ĝi estas uzata komune).

Ŝajnas ke neniu jam diris pri la plej fama slangaĵo, "krokodili"?

I suppose one can say Sal, Ino...but an equivalent for males does not exist.

Ah, Sal is also a slang I think. Also actually Ĝis because it's a short form of until we meet again (and also has another meaning - until).

And maybe "kafumi" for the meaning "drink coffee together" (not sure if it is commonly used).

Seems like nobody has talked about the most common slang expression, "krokodili"?

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-12 10:45:33

Mi pensas, ke kafumi aŭ krokodili ne plu estas slangaĵoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-majo-13 16:36:50

Metsis:"Fajfi" en la senco de "mi ne zorgas pri tio" apartenas al la parolata lingvo. Certe oni ne ofte vidas ĝin en skribo.

This topic didn't become only about Ido, rather Ido was raised as an example of a solution to the presented problem of expressing "hey, dude/pal" in a gender neutral way. I'm guilty for that.
Mi kulpas, ĉar mi diris ion pri -ulo en Ido.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-majo-13 16:40:26

walfino:Mi supozas ke oni povas diri Sal, Ino...sed ne ekzistas ekvivalento por viroj.
I suppose one can say Sal, Ino...but an equivalent for males does not exist.
"Vir-" estas la vira ekvivalento de "-in". "Viro" ne necese signifas plenkreska virhomo. Mi ne ŝatas la vorton "virino", do mi anstataŭe diras "ino".

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-13 21:18:44

"Virino" estas normala fundamenta vorto.
Male, "ino" estas la slanga vorto, post kiu aperas "iĉo", "ri" k.t.p.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-majo-14 15:53:00

Mi scias, ke virino estas la normala vorto, sed mi ne ŝatas, ke ĝi deriviĝas de la vorto "viro".

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-09 13:29:28

Sed "Sal, Viro" sonas iom malamikeca! Mi neniam aŭdis iun kiu diras "Sal, Viro" al iliaj amikoj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-09 21:36:50

En Rusio, post revolucio, oni anstataŭis alparolon "sinjoro"/"sinjorino" per "kamarado". Post disfalo de USSR vorto "kamarado" ankaŭ sonas malbone. Nun ni en rusa lingvo ne havas neŭtralan alporolon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-10 09:44:01

Sergejm,

Mi pensas, ke temas pri du, tri apartaj aferoj. Unuflanke pri neŭtrala alparolo, ĉar kelkaj sentas, ke "sinjoro/sinjorino" estas tro formalaj. Aliflanke pri amikeca aŭ neformala alparolo Aldonu al ĉi tio la temon pri seksneŭtrala alparolo.

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-14 13:00:31

Sed en Esperantujo nia vorto por niaj kamaradoj estas samideano! Kial ne "Sal, Samideano" por "Hey, Dude"?

Reen al la supro