Al la enhavo

"Dae"

de akueck, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-27 11:51:00

sudanglo:Adverbigo de prepozicioj ne estas fremda al Esperanto.

Ekzemple: poste, transe, ekstere, (mal)antaŭe, ene, sube, cirkaŭe, apude

Sed por ĉiuj en tiu listo la senco estas plej ofte loka, foje tempa. 'Pere (de)' eble estas escepto krom se oni opinias tion figure loka signifo.
Vi forgesis pri 'kune'.
Kvankam formale 'da' estas prepozicio, fakte ĝi estas konjunkcio, ja ĝi ligas la kvanton kaj la kvantaton.
Al mi estus kompreneblaj verbo 'dai', substantivo 'dao' ('mi daas miajn multajn daojn' ), sed ne 'dae' en senco 'da tio'.
Rigardu la suprajn adverbigoj de prepozicioj: kune kun adverboj ekzistas adjektivoj: posta, transa, ekstera, (mal)antaŭa, ena, suba, cirkaŭa, apuda, kuna.
Se ekzistas 'dae', devas ekzisti ankaŭ 'daa' ('du daaj tasoj' ).
Anstataŭ 'mi volas pli dae' mi dirus 'mi volas la plion' aŭ almenaŭ 'mi volas pli da …'

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-27 15:26:54

sergejm:Rigardu la suprajn adverbigoj de prepozicioj: kune kun adverboj ekzistas adjektivoj: posta, transa, ekstera, (mal)antaŭa, ena, suba, cirkaŭa, apuda, kuna.
Se ekzistas 'dae', devas ekzisti ankaŭ 'daa' ('du daaj tasoj' ).
"Jen libro. Prie li faris recenzon. Tio chi estas do lia pria recenzo."

Analoge:

"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-27 20:55:21

akueck:"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."
"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto. Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
"maldae/maldaa" signifas "da nenio".

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-28 06:07:22

sergejm:
akueck:"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."
"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto.
Ghis chi tie mi komprenas kaj konsentas, se per "kvanto" vi celas la kvant-esprimon.

sergejm:Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
?

Bonvole donu ekzemplojn kun kunteksto.

sergejm:"maldae/maldaa" signifas "da nenio".
Chu? "Da" per si mem ja ne diras ion pri la intenso de la afero, al kiu ghi rilatas.

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-28 08:32:30

akueck:
sergejm:"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto.
Ghis chi tie mi komprenas kaj konsentas, se per "kvanto" vi celas la kvant-esprimon.
Jes, mi celas la kvant-esprimon.
akueck:
sergejm:Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
?

Bonvole donu ekzemplojn kun kunteksto.
"Daisto en dae plena daejo daas per dailo multajn daojn kaj metas ilin po unu [kilogramo] en daujojn"
Se da-esprimo estas malproksime de kvanto-esprimo, uzu "dae":
Kiom da ĉambroj estas en via loĝejo? Da ĉambroj en mia loĝejo estas tri. = Dae en la mia estas tri. = En la mia estas tri daoj. = En la mia estas tri.
akueck:
sergejm:"maldae/maldaa" signifas "da nenio".
Chu? "Da" per si mem ja ne diras ion pri la intenso de la afero, al kiu ghi rilatas.
Se "daa taso" estas la taso plena da io, do "maldaa taso" estus la malplena taso kun nenio.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 12:41:13

Sed kio pri "Mi havas multe dae", ... (kaj) proe
Tiuj adverbaj formoj ne estas uzataj.
Vi forgesis pri 'kune'
Ankaŭ tiu havas lokan signifon.

sergejm (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 13:57:32

sudanglo:
Vi forgesis pri 'kune'
Ankaŭ tiu havas lokan signifon.
Ĉu?
Mi kaj mia amiko kune iras al kinejo
Ni estas samloke.
Mi kaj mia amiko kune laboras per interreto pri la projekto, estante en malsamaj landoj
Do samlokeco en unua ekzemplo estas hazarda.
Ĝi ankaŭ ne signifas samtempecon:
Mi kaj mia amiko kune laboris pri la projekto, dekomence mi, poste mia amiko

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-04 11:05:16

Mi kaj mia amiko kune laboras per interreto pri la projekto, estante en malsamaj landoj
En tiu kazo, mi dirus ke vi kunlaboris, ne ke vi laboris kune.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-20 14:34:15

miaopinie,
daa taso, estas taso plena je io subkonata,
maldaa taso, estas taso malplena de io subkonata, sed eble havanta alian aĵon.

"taso malda akvo, tamen da aero"

Reen al la supro