Al la enhavo

Geja Esperanto-Podkasto

de Pedro33, 2008-aprilo-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Pedro33 (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 13:41:37

Saluton,

Mi estas esploranta la eblecojn fari gej-temajn podkastojn en Esperanto (novajhoj, kulturo, ktp.).
Kompreneble ne unu homo sola povas fari tion se oni regule volas aperigi novan podkaston. Tial mi serchas kunlaborontojn.
Se vi estas interesita, bv. sendi mesaghon al mi.

pacepacapaco (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 16:52:47

Mi estas eble tro juna, mi havas iom malbelan voĉon, kaj mi ne havas ĉiam sufiĉan tempon. Tamen, eble mi povas helpi?

Alie, mi nepre aŭskultus tian podkaston. Ŝajnas, ke necesas serĉi tra mil novaĵaj fontoj por lerni pri la movadoj gegejaj kaj la situacioj en la mondo.

Pedro33 (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:40:35

Eble superfluas la rimarko ke ankau virinoj estas kore invititaj al kunlaboro!

WinstonSmith (Montri la profilon) 2008-majo-15 18:51:26

Pedro, kial vi ne malfermas blogon (rettaglibron) anstataŭe? ridulo.gif
Laŭ mi, eta rettaglibro havos potence pli da legantoj ol podkasto, ĉar neniu havas tempon por aŭskulti, kaj aldone la komencantoj ne spertas pri auskultado de malsamajn esperantajn akcentojn, do ili taksos legado de rettaglibro pli facila.
Aldone, al rettaglibro oni povas kontribui kiam li havas tempon, kaj ne gravas se vi skribas tri sinsekvajn mesaĝojn ĉar la aliaj verkistoj momente ne partoprenemas.

Pedro33 (Montri la profilon) 2008-majo-18 21:09:15

Geja Esperanto-Podkasto
fariĝos
Geja Paĝaro en Esperanto.

Ni decidis, ke estos pli bone fari interesan, modernan retpaĝaron ol podkaston.

Ni nun estas 3, kaj ni serĉas ankoraŭ kelkajn pliajn kunlaborontojn.

Ekde 4 kunlaborontoj ni starigos retmesaĝan diskutliston por priparoli la projekton kaj komenci ĝian realigon.

Do, se gejlesbaj aferoj interesas vin, kaj se vi ankaŭ ŝatas verki aŭ traduki artikolojn, aŭ se vi havas sciojn pri farado de retpaĝoj, ne hezitu kontakti nin.
Per la interna mesaĝsistemo de lernu.net aŭ sendante retmesaĝon al leonro@scarlet.be

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-20 12:41:42

Mi pencas estas bona ideon.
Bonvolu raporti ĉi tie kio vi faras.
Tiam vi certe ricevos pli da kunlaborantoj.

tucarj (Montri la profilon) 2008-junio-07 12:07:12

mi preferas podkasto..... ĉar al mi estas plej bona por lernas alparoli [ mia opinio]

Reen al la supro