Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
eb.eric (Montri la profilon) 2008-majo-16 01:53:44
Dankon!
Miland (Montri la profilon) 2008-majo-16 06:41:35
eb.eric: akvo-enhavanta aŭ akvon-enhavanta?Nur apartaj vortaj povas preni la akuzativan finaĵon. Tial la ĝusta formo estas 'akvo-enhavanta'.
mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-16 09:17:11
Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-16 15:02:31
mnlg:Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.Oni hezitas, uzi rektan objekton kiel unuan parton de kunmetaĵo. Tial "tajpmaŝino" ne liveras problemon, "akvotrinki" tamen pli certe jes. "akvoenhavanta" sonas pli glate ol "akvotrinki", sed mi preferus "enhavanta akvon".
Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Ekzistas pri tio malpli reguloj ol sentoj, kaj tiuj lastaj ĉiam estas influataj de la kutimoj de la gepatra lingvo.
Multsalutdezirante
Rudolf
Rao (Montri la profilon) 2008-majo-16 16:30:08
Rudolf F.:Mi antaŭ kelkaj semajnoj trovis artikolon de Piron pri la evoluado de Esperanto (en la angla nur), kaj li mencias tiajn kunmetaĵojn (paragrafo 13.4), menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi". Tiuj ne ŝajnas strangaj al mi, sed "akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala! Lingvosento estas tre stranga fenomeno.mnlg:Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.Oni hezitas, uzi rektan objekton kiel unuan parton de kunmetaĵo. Tial "tajpmaŝino" ne liveras problemon, "akvotrinki" tamen pli certe jes. "akvoenhavanta" sonas pli glate ol "akvotrinki", sed mi preferus "enhavanta akvon".
Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Ekzistas pri tio malpli reguloj ol sentoj, kaj tiuj lastaj ĉiam estas influataj de la kutimoj de la gepatra lingvo.
mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-16 18:28:59
Rao:menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi"Jes. Kiam mi aŭdis pri tiu obĵeto, mi tuj pensis pri "pardonpeti".
"akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala!Jes ja! Ĝuste tial mi prezentis tiun ekzemplon.
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-16 21:30:36
- pardonpeti < peti pri pardono
- "partopreni" ja NE estas "parton preni", sed klara idomaĵo (influo de kelkaj Eŭropaj lingvoj), ne disigebla
- "militservi" < servi en milito, ĉar oni ja servas sian patrolandon, ne la militon
Mi tute konsentas kun:
"akvotrinki" sonas strange,
"akvotrinkado" ne
Same komparu
"fiŝkapti" kaj "fiŝkaptisto".
kvankam ankaŭ mi ne havas klarigon por tio. Verŝajne la kunmetado estas laŭ niaj sentoj pli normala ĉe substantivoj ol ĉe verboj.
Lingvoj ĉiam estas nekompreneblaj
Ĝis la,
Rudolf