Al la enhavo

La kaperkapitano

de horsto, 2008-majo-21

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-21 18:10:10

Saluton al ĉiuj!
Por plibonigi miajn lingvajn sciojn mi komencis traduki aventuran rakonton de la germana verkisto Karl May. Estas ankoraŭ malfacile por mi traduki el la germana al Esperanto, la alia direkto estas pli facila por mi. La rakonto havas ĉirkau 70 paĝojn, ĝis nun mi tradukis nur 20, sed la resto sekvos.
Mi ne povis enmeti la tekston ĉi tie en Lernu!, la paĝaro nur akceptas dosierojn kiuj havas vindozan formaton kaj ne ekzemple PDF-dosieron. Se vi volas la PDF-dosieron aŭ eble eĉ la originalan LaTeX-tekston bonvolu skribi al mi. Mi ankaŭ trovis paĝaron, la vikilibroj, kie mi povis enmeti la tekston. Estas eĉ eble rekte korekti la tekston tie. Mi ankaŭ enmetis ligilon al la originala germana versio tie.
Se vi trovas erarojn aŭ plibonigojn bonvolu skribi al mi, aŭ per privata mesaĝo aŭ ĉi tie, mi ĝojus pri ĉiu mesaĝo.

Reen al la supro