Al la enhavo

La mastro de l’ ringoj en Dua Vivo

de mnlg, 2008-junio-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-01 09:36:17

Laŭ peto, mi vin sciigas ke Anna Löwenstein prelegos, en Dua Vivo, pri la fontoj de La mastro de l’ ringoj.

Dato: dimanĉo, 15a tago de junio.

Loko: Esperanto-lando (Capitol City) en Salono Kavaliroj de l’Espero.

Horo: 20.00 (GMT), 22.00 (CET), 13.00 (DV).

Andybolg (Montri la profilon) 2008-junio-01 16:49:30

Ĉu ne 22.00 CEST? lango.gif

Hilded (Montri la profilon) 2008-junio-01 19:02:50

Andybolg:Ĉu ne 22.00 CEST? lango.gif
Mi ne komprenas CEST, sed estos je 22:00 en Norvegujo.

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-01 19:13:03

Dum somero, CET (~= Centra Eŭropa Tempo) fariĝas CEST (~= Centra Eŭropa Somera Tempo), pro la horŝanĝo. Tion li celis, kaj jes li verŝajne pravas, sed kiel vi ĝuste rimarkis, oni povis ĉiukaze kompreni.

Reen al la supro