Al la enhavo

Pri la citiloj uzataj en la paĝaro

de LeoBeltran, 2018-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

LeoBeltran (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 18:30:23

Mi vidas, ke Lernu uzas rektajn citilojn en la paĝato, t. e. "citaĵo". Sed mi kredas, ke anglaj citiloj “citaĵo” estus preferindaj, ĉar ili estas pli agrablaj kaj internacie uzataj.

Kion vi opinias?

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-11 12:51:54

E-o malhavas precizajn regulojn pri tipografio en multaj punktoj. Citiloj estas unu el ĉi tiuj. PMEG "rekomendas" maldekstran kaj dekstran suprajn citilojn (“ resp. ”), sed mem uzas dekstan supran citilon ambaŭflanke, kiel estas normo en Nordio (la aŭtoro de PMEG estas ja sveda).

"Agrabla" estas subjektiva. Por mi aliaj ol dekstraj kaj rektaj supraj (") aperas kiel 1800-jarcentaj.

"Internacie uzata" ankaŭ estas subjektiva. La germana uzas maldekstran suban kaj dekstran supran („ resp. ”), la ĉina angulajn signojn (『』) k.t.p.

En multaj okazoj oni preferas simplan citilon, la rektan supran, ambaŭflanke. La kialo estas simpla. Multaj klavaroj postulas multajn presojn por skribi alian citilon ol la rektan supran.

Fakto estas ankaŭ, ke aliaj citiloj ol la rekta supra ofte kaŭzas problemojn en komputilaj sistemoj, kiuj devas procezi signovicojn.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-11 13:35:28

La demando estas ridinde malgrava. Ĉiu uzu signojn laŭ sia plaĉo. Kial komplikigi senkomplikan aferon.

Reen al la supro