Al la enhavo

Eŭrop-pokalo 2008 Austrio-Svisio

de piotrek92, 2008-junio-23

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-junio-23 19:33:09

Saluton, mi volas vin ĉiuj demandi, kiu teamo gajnos Eŭrop-pokalon laŭ via opinio? Mi pensas ke Hispanio povas esti majstro.

Mi donas enketon pri ĝi. Voĉdonu! okulumo.gif

Ĝis!

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-junio-24 05:08:16

Saluton!

Finfine, plejofte Germanio gajnas. Mi ekspektas ankaŭ Hispanio en la finalo.

Geraldo

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-junio-24 07:27:17

Saluton,

hodiaŭ mi estas kompleta patriota!

Mi pensas ke Germanio ludis bone en la mondĉampioneco kaj nun gajnos en la Eŭropo-pokalon kontraŭ Hispanio en la finalo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-24 07:28:42

Francio ĉu ne? ah ne... nun mi memoras...

Fakte, mi pensas ke Rusio havas la kapablon. Dependas ĉu Turkio havos ankoraŭ malkredeblan ŝancon (aŭ lastminutan genion) aŭ ne okulumo.gif

sprachenfreund (Montri la profilon) 2008-junio-26 15:56:58

Mi estas tre certa ke Germanio atingos la finalon. Ĉu iu volas veti kontraŭ min? okulumo.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-junio-27 06:55:05

Saluton,

Hieraŭ mi vidis Hispanio kontraŭ Rusio - Nun mi pensas ke Hispanio estas favorito. Hispanio estas rapida kay ĝi havas bonan teknikon.

Germanio havis grandan problemon kontraŭ Turkio. Feliĉe ni havis turkan, lastminutan genion en tio futballudo ridulo.gif.

En Geramanio mi aŭdis: Ni estis la pli bonajn turkojn rideto.gif

Ĝis dimanĉo!!!

mvk20 (Montri la profilon) 2008-junio-27 13:29:52

Mi pensas ke Hispanio ludas plej bone, sed estas ĉiam malsaĝa pensi ke oni povas gajni facile kontraŭ Germanio!

lietpol (Montri la profilon) 2008-junio-27 15:16:53

Hmm, antaŭ kelkaj semajnoj mi fiere penĉis la polan flagon en mia fenestro (mi loĝas en Germanio!). Kaj nun mi estas certa, ke la germana teamo gajnos. Mi ankaŭ deziras ĝin por ili. ridulo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-27 16:04:07

mvk20:Mi pensas ke Hispanio ludas plej bone, sed estas ĉiam malsaĝa pensi ke oni povas gajni facile kontraŭ Germanio!
Sal!
Ĉu vi vere spektas futbalon en usono?
Rilate al la germana teamo: Ili ja jam malvenkis kontraŭ Kroatio.

Systemfehler (Montri la profilon) 2008-junio-30 11:23:42

Nun, Hispanio gajnis rideto.gif En mia hejmurbo hispanoj kaj germanoj festis kune rido.gif Hispanio ludis tre bone rideto.gif

Reen al la supro