Til innholdet

Cart before the Horse?

fra sudanglo,2019 7 20

Meldinger: 33

Språk: Esperanto

sergejm (Å vise profilen) 2019 8 5 05:09:11

Ĉu laboristoj de UEA kaj eldonejoj de Esperantaj libroj konsentas ricevi salajron en specoj? Mi pensas, ne. Ĉu vi ricevas salajron en specoj? Mi pensas, ne. Do, ambaŭ devas ŝanĝi monon el nacia valuto al specoj aŭ male. Do kia utilo de specoj?

Metsis (Å vise profilen) 2019 8 5 07:19:22

Mi ne trovis aŭtarcia en PIV. Cŭ vi celas despota?

Jes, ekzistas aliaj metodoj por atingi varoj ol komerco, sed la diskuto temas pri revivi la spesmilon kaj ĉi tial mi forlasis tiujn metodojn.

Se mi komprenis ĝuste, kion Sudanglo proponas, ne estas produkti fizikajn speso- kaj spesmilo-valorajn monerojn, sed ekuzi spesmilon kiel mezuron de oro. Laŭ la ideo oni povas kalkuli la valoron de iu ajn ora peco en spesmilojn. Praktike temas pri ekzistantaj oraj moneroj, kies oroenhavo estas publike konata.

Origine Sudanglo volis nur tion, mezuron de oroenhavo, post kelka, longa tempo fakte krei fizikajn monerojn. Nun ri proponas, ke oni kreas sistemon, en kiu oni povas posedi porciojn de peco de oro. Ĉi tiuj porcioj ebligas komercon, kiu uzas spesojn kaj spesmilojn kiel unuoj.

Kiun komercon, vi certe miras? Komence temas pri malgranda komerco: vendi kaj aĉeti kafon, teon, librojn dum E-eventoj ktp. Sed paŝon post paŝo kiam oni lernas fidi al la sistemo kaj oni pli larĝe akceptas spesmilojn, oni pagos pli grandajn sumojn per la sistemo.

Ne estas reale imagi situacion, en kiu oni akceptas sian salajron tute en spesmiloj, ĉar ekzistas ekonomio ekster ĉi tiu spesmilo-mondo. Komparu kun bitmonoj: neniu povas vivi uzante nur bitmonojn. Ĉar spesmiloj en la sistemo estas kiel fasado de oro, oni ĉiam havas eblecon ŝanĝi al oro (nature depende de kiel oni kreas la sistemon) kaj ĉi tiel ebligas spekuladon, sed vendi oron ne estas tiel simple en praktiko. Memoru, ke unue temas pri malgrandaj sumoj.

Urho (Å vise profilen) 2019 8 5 09:34:58

Metsis:Mi ne trovis aŭtarcia en PIV. Cŭ vi celas despota?
Vidu → aŭtarcio

sudanglo (Å vise profilen) 2019 8 5 12:10:46

Eble indas nun resumi la proponon (kiun mi antaue afiŝis en la angla) en Esperanto.

La unuan paŝon prenu unue iu Esperanto-asocio, poste eble aliaj asocioj imitos.

1. Tiu asocio rekalkulas kaj publikigas siajn prezojn kaj servojn en Spesmiloj. Tio estas afero de simpla aritmetiko.

22/24 x (la rete konsultebla prezo de 1 gramo da pura oro en la koncerna valuto) donas la prezon de 1 gramo da 22-karata oro kiu siavice egalas (laŭdifine) 1,25 Sm.

2. La membroj de la asocio aŭ per faro de servo aŭ per vendo de varo al la asocio aŭ per depono de ringo, monero ktp el oro ricevas krediton en Spesmiloj ĉe la asocio.

Denove la kalkulo de la valoro de ia deponita artiklo en Spesmiloj estas afero de simpla aritmetiko.

Supozo ke la orenhava artiklo pezas W gramojn kaj estas de fajneco F(esprimata milone), tiam la Spesmila valoro S estas kalkulebla jene: S = 1.25 x W x (F/916). 22//24 milone = 916. Ĉiu gramo de 22-karata oro = 1,25 SM

3. Kiam la membro aĉetas varon aŭ servon, la prezo de kiu estas jam publikigita ĉe la asocia retejo en Spesmiloj, la asocio debetas tiun sumon de la konto de la membro.

4. Kiam la kredito de la membro (en Spesmiloj) estas foruzita la asocio povas disponi pri la artiklo laŭ sia plaĉo.

sudanglo (Å vise profilen) 2019 8 6 14:15:50

Eble vi diros ke vi ne havas orehavan artiklon por deponi ĉe la asocio, nek povas akiri krediton en Spesmiloj per vendo de varo au faro de servo. Ĉu mi ne povas ricevi krediton per pago en la loka valuto?

Jes se la asocio konsentas. Sed memoru ke dum oro havs fiksan rilaton al la Spesmilo, la valoro de oro en la loka valuto povas ŝanĝiĝi.

Psikologie do vi eble sentos vin trompita per tiaj ŝanĝoj. (ke vi ne ricevis pli multe da Spesmila kredito). Aliflanke se la valoro de oro en la loka valuto poste kreskos, eble la asocio sentos ke ĝi tro kreditigis vin.

Notu, ke se la prezoj de la asocio estas en iu valuto kaj vi antaŭpagus en alia valuto la situacio estas la sama.

Tamen se la prelisto de la asocio estas en pundoj kaj vi pagas en pundoj tute ne genus vin (nek la asocion) ĉu la kurzo de la pundo kontraŭ la Dolaro aŭ la Eŭro aŭ la Rublo ŝanĝiĝus.

Tute same, deponante or-enhavan artiklon por kredito en Spesmiloj, postaj ŝanĝoj en la valoro de oro en tiu aŭ alia (fia) papera valuto ne koncernas, se la Spesmilo estas la valuto en kiu la asocio prezumas.

Fine, oni notu ke povas esti ke la Asocio mem sendepende aĉetus iom da oro (por investaj celoj) kaj tio povus esti, parte au plene, reatribuita al iu membro kiu volas havi krediton ĉe la asocio en Spesmiloj. (La membro pagus la aktualan prezon de la koncerna kvanto en la loka valuto.)

Laŭ la sama logiko la Asocio povus, se ĝi volus', uzi jam deponitan oron de membro kiam ties kredito estas foruzita.


Altebrilas (Å vise profilen) 2019 8 6 22:43:30

Mi ne bone vidas, kiel la asocioj povas manipuli konkrete la oron, ĉar tio postulas rimedojn (fortika ŝranko, bona asekuro, aŭ banko kiu kontraŭpage ofertas ilin) kaj laboron (en- kaj elkasigo, registro de la spezoj, eldonado de atestiloj) do tiuj asocioj devos trovi volontulojn por fari tiun laboron - same kiel por la jam atendantajn taskojn. Eble mi miskomprenis ion, sed mi ne imagas min kunportantan malnovan oran ringon al asocio kaj forirantan kun vortaro en la mano kaj kun kredito skribita ie.

Al Metsis: Aŭtarcio estas ekonomia memsufiĉo

Metsis (Å vise profilen) 2019 8 7 07:32:45

Urho:
Metsis:Mi ne trovis aŭtarcia en PIV. Cŭ vi celas despota?
Vidu → aŭtarcio
Altebrilas:
Al Metsis: Aŭtarcio estas ekonomia memsufiĉo
Hm, kiel mi ne trovis… Dankon!

Metsis (Å vise profilen) 2019 8 7 07:54:26

Altebrilas:Mi ne bone vidas, kiel la asocioj povas manipuli konkrete la oron, ĉar tio postulas rimedojn (fortika ŝranko, bona asekuro, aŭ banko kiu kontraŭpage ofertas ilin) kaj laboron (en- kaj elkasigo, registro de la spezoj, eldonado de atestiloj) do tiuj asocioj devos trovi volontulojn por fari tiun laboron - same kiel por la jam atendantajn taskojn. Eble mi miskomprenis ion, sed mi ne imagas min kunportantan malnovan oran ringon al asocio kaj forirantan kun vortaro en la mano kaj kun kredito skribita ie.
Ankaŭ mi ne bone vidas tion. Plie la espaj asocioj ne estas sufiĉe fidindaj. Imagu, ke vi vendas ion kaj iu volas aĉeti tion kaj pagi kun spesmila kredito, kiun la ruritania klubo emisiis. Ĉu vi povas fidi, ke la ruritania klubo vere posedas iun oran pecon? Eble vi fidas, sed kio okazos, kiam vi penas pagi kun tiu kredito kaj tiu vendisto ne fidas? Manko de fido estas tokso al ekonomio.

Bitmonaj sistemoj povas esti malcentralizitaj, ĉar oni kreas la monon el aero (per "elminigi" taŭgajn ciferajn seriojn per komputiloj). Sed ĉi-kaze temas pri sistemo, en kiu la bazo de la mono estas konkretaj objektoj. Ĉar kredito funkcias kiel prokurilo al tiuj objektoj, zorga prizorgado de tiuj objektoj estas necesa por la sistemo esti fidinda. Do oni bezonas centralizitan sistemon, alivorte bankon, kiu emisias tiujn kreditojn kaj kies funkciado estas travidebla. Notu, ke tiu banko povas havi kontorojn en multaj lokoj.

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 8 7 08:51:48

Bitmonaj sistemoj povas esti malcentralizitaj, ĉar oni kreas la monon el aero (per "elminigi" taŭgajn ciferajn seriojn per komputiloj).
Metsis, vi pravas pli multe ol kion vi pensas, ĉar tiu elminigado konsumas energion (funkciigante komputilojn por pruvi ke tiuj komputiloj... ja funkciadis!), kiu postulas ĉefe bruligadon de oksigeno, do estigon de CO2. Ekologie aĉa!

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 8 7 09:03:00

Metsis:
Bitmonaj sistemoj povas esti malcentralizitaj, ĉar oni kreas la monon el aero (per "elminigi" taŭgajn ciferajn seriojn per komputiloj). Sed ĉi-kaze temas pri sistemo, en kiu la bazo de la mono estas konkretaj objektoj. Ĉar kredito funkcias kiel prokurilo al tiuj objektoj, zorga prizorgado de tiuj objektoj estas necesa por la sistemo esti fidinda. Do oni bezonas centralizitan sistemon, alivorte bankon, kiu emisias tiujn kreditojn kaj kies funkciado estas travidebla. Notu, ke tiu banko povas havi kontorojn en multaj lokoj.
Konkreta mono postulas laboron, malkonkreta postulas fidon. Tio ŝajnas esti ekonomia leĝo, ĉar estas la sama afero kiam patrino ordonas al filo purigi la manĝilaron, kaj li respondas "mi faros tion poste!" . Kion valoras tiu promeso?

NB: la unuaj monbiletojn surhavis skriban promeson repagi per oro la ekvivalentan sumon al tiu, kiu alportos ilin al la banko.

Tibake til toppen