Al la enhavo

Kial oni en Esperantujo malmulte parolas pri la eksterduumaj genroj 🏳️‍🌈?

de Jxusteno, 2019-decembro-03

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:49:22

Nu, ekzemple en enketo de banka aplikaĵo estas kampo "sekso" kun elektoj "vira" aŭ "virina". Plej verŝajne, ĝi estas deviga. Se vi ne plenigas ĝin, la aplikaĵo konsilas al vi veni al al ofico de la banko. Se vi venos tien, laboristo de la banko nenion povos fari: la alpikaĵo de laboristo de banko ankaŭ havos saman devigan kampon kun samaj elektoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:51:11

sergejm:Nu, ekzemple en enketo de banka aplikaĵo estas kampo "sekso" kun elektoj "vira" aŭ "virina". Plej verŝajne, ĝi estas deviga. Se vi ne plenigas ĝin, la aplikaĵo konsilas al vi veni al al ofico de la banko. Se vi venos tien, laboristo de la banko nenion povos fari: la alpikaĵo de laboristo de banko ankaŭ havos saman devigan kampon kun samaj elektoj.
Do, kion faru ekzemple la frostgenruloj?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:53:23

Kaj ĉu en la dokumentoj temas pri la biologia sekso aŭ pri genro?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-03 22:02:04

En dokumentoj estas dokumenta genro - en iuj kazoj ĝi povas esti ne sama, kiel biologia genro, sed verŝajne ankaŭ etas deviga.
Laboristo de banko simple petos vian dokumenton kaj plenigos la enketon kiel estas skribite tie.
Sen papereto vi estas insekteto (без бумажки ты букашка) - estas rusa proverbo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-03 22:05:40

En Fejsbuko elekteblas pli ol la du genroj... Ekzemple, "neutrois".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-04 13:30:04

Se ne estas seksa orientiĝo, do kial meti la LGBT-flagon? Bonvolu ne miksi ĉion.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-04 15:23:36

Zam_franca:Se ne estas seksa orientiĝo, do kial meti la LGBT-flagon? Bonvolu ne miksi ĉion.
GLAT+ estas ne nur la "netradiciaj seksaj orientiĝoj", sed ankaŭ la "netradiciaj" genroj...

Reen al la supro