Al la enhavo

"Vi ŝtono!" Aŭ kiel direkti sin al objektoj?

de StefKo, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-09 23:24:06

Somere mi nudpiede marŝis sur vojeto. Dum la marŝado subite mi tretis kuŝantan ŝtoneton.
„Damne! Vi ŝtonaĉo!” – mi sakris pole, prenis la ŝtoneton kaj forĵetis ĝin. Poste mi ekpensis: „Kiel esprimi tion esperante? Ja en Esperanto la pronomo ‘vi’ koncernas personojn”.

El PMEG:

Vi
Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas.(…)

Do kiel direkti sin al objektoj?

-------------------------
Por kontestontoj: Imagu ke vi estas infanoj kaj parolas kun objektoj.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 23:52:47

Por kontestontoj: Imagu ke vi estas infanoj kaj parolas kun objektoj.
Kvankam mi estas plenkreskulo, mi ofte parolas kun nehomaĵoj, prefer kun komputiloj (por insulti) kaj plantoj (por minaci).

Ĉar alparolante objekton, oni "homigas" tiun objekton kaj traktas ĝin kvazaŭ ĝi povus tute home aŭskulti, kompreni kaj senti sin malbone pro insultoj kaj sakraĵoj, mi kuraĝas diri, ke oni povas tute nature uzi la "homajn" pronomojn ĉi-okaze.

"Malbonnaskita komputilo! Se vi kuraĝas denove fari tion, kion mi fakte ordonis, kaj ne faras tion, kion mi celis ordoni, mi rompos vian pugon kaj la pugojn de ĉiuj viaj kunfamilianoj!"

novatago (Montri la profilon) 2020-januaro-10 00:58:00

nornen:"Malbonnaskita komputilo! Se vi kuraĝas denove fari tion, kion mi fakte ordonis, kaj ne faras tion, kion mi celis ordoni, mi rompos vian pugon kaj la pugojn de ĉiuj viaj kunfamilianoj!"
Bona okazo por feki sur la mortintoj de la komputilo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-10 08:29:40

Dankon! Intuicie mi same faras. Ĉe okazo, kial malbonnaskita kaj ne abortitastulta, bovina, obtuza, oksa, azena, ruba, merda, merdvalora, kaca, k.t.p.?

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-10 16:14:36

Mi nur rekte esperantigis el la hispana, kaj "malparido = malbonnaskita" estas ofta insulta en tiu lingvo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-10 16:52:18

Volu legi la jenan laŭtekstare naŭdekan Zamenhofan (?) lingvan respondon:
" Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” – la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton “li”. ". https://tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=...
Bonvolu atenti: " ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj ".

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-10 22:54:39

Dankon, Jxusteno! Tio klarigas la problemon sed paralele tio sugestas aldoni la vortoj "kaj objekto(j)" al PMEG.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-10 22:58:44

nornen:Mi nur rekte esperantigis el la hispana, kaj "malparido = malbonnaskita" estas ofta insulta en tiu lingvo.
Mi komprenas. En la Pola analoga vorto estas, mi pensas, la vorto "nefinfarita' (niedorobiony).

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-11 10:46:58

Plej bone peti la opinion de la objektoj pri tio.

Cetere devas ekzisti poeziaĵoj kie la poeto alparolas riverojn, arbarojn, printempon, kaj ĉiajn aliajn aferojn...

Reen al la supro