Al la enhavo

Anstataŭado de la radikoj

de flanke, 2020-februaro-02

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-02 08:05:27

Oni devas uzi nur la radikojn,kiuj estas troveblaj en la Akademia Vortaro.Do la netroveblaj radikoj (Ekz. sink-,spark-,futur-.Ili ne povas aperi en Esperanto) devas esti anstataŭitaj de la troveblaj radikoj.En (la vortaro kaj la kursaro de) lernu! estas la netroveblaj radikoj,ili devas esti anstataŭitaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 09:52:05

flanke:Oni devas uzi nur la radikojn,kiuj estas troveblaj en la Akademia Vortaro.Do la netroveblaj radikoj (Ekz. sink-,spark-,futur-.Ili ne povas aperi en Esperanto) devas esti anstataŭitaj de la troveblaj radikoj.En (la vortaro kaj la kursaro de) lernu! estas la netroveblaj radikoj,ili devas esti anstataŭitaj.
Vi certe pravas!
Kiuj "netroveblaj radikoj" troviĝas en lernu.net?

Bonvolu noti, ke la reta akademia vortaro estas tre eta.
Multe da radikoj kiuj estas monde uzataj en Esperantujo (ekzemple "mojos-") ne troviĝas en tiu vortaro.
Tamen tiaj radikoj estas foje uzataj de ekzemple TEJO : IJoKo estas la plej mojosa Esperanto-evento de la jaro!
Kaj mond-konataj nomoj kiel Tibeto (ĉinlingve : 藏區) ankaŭ forestas el la Akademia vortaro.

La radiko "spark-" ne signifas vere "fajr-er-". La senco estas ia malsama. Bonvolu legi http://vortaro.net/#Spark

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 10:47:57

Bedaŭrinde, sed tamen tolereble, en Esperanto ekzistas ankaŭ oficialaj superfluaj radikoj. Ekzemple en la Universala Vortrato estas la kunmetaĵo " mal'sobr' ". Mi ne pensas ke estis necese oficialigi la tute sennecesan radikon " ebri ". Ja malsobra signifas tion saman kion signifas ebria.
Jen ankaŭ pliaj ekzemploj:
brul/um/o - inflam/o
har/ar/o - peruk/o
in/o - femal/o (neoficiala)
kun/e/ten/il/o - parentez/o
mal/bon/a - mav/a (neoficiala)
mal/diligent/a - pigr/a (neoficiala)
mal/dolĉ/a - amar/a
mal/jun/a - old/a
mal/long/a - kurt/a (neoficiala)
mal/mult/e/kost/a - ĉip/a (neoficiala)
mal/rapid/a - lant/a (neoficiala)
mal/saĝ/a - stult/a
mal/sobr/a - ebri/a
mal/ŝat/i - neglekt/i
mal/varm/a - frid/a
mord/et/i - ronĝ/i
mult/e/nombr/o - plural/o
nask/ont/ec/o - graved/ec/o
mal/ferm/i - ovr/i (neoficiala)
paf/il/eg/o - kanon/o
ponard/eg/o - lanc/o
port/i si/n - ŝveb/i
profund/aĵ/o - abism/o
trunk/et/o - tig/o
unu/nombr/o - singular/o
vir/seks/ul/o - maskl/o (neoficiala).

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-02 11:16:55

Zam_franca:
flanke:Oni devas uzi nur la radikojn,kiuj estas troveblaj en la Akademia Vortaro.Do la netroveblaj radikoj (Ekz. sink-,spark-,futur-.Ili ne povas aperi en Esperanto) devas esti anstataŭitaj de la troveblaj radikoj.En (la vortaro kaj la kursaro de) lernu! estas la netroveblaj radikoj,ili devas esti anstataŭitaj.
Vi certe pravas!
Kiuj "netroveblaj radikoj" troviĝas en lernu.net?

Bonvolu noti, ke la reta akademia vortaro estas tre eta.
Multe da radikoj kiuj estas monde uzataj en Esperantujo (ekzemple "mojos-") ne troviĝas en tiu vortaro.
Tamen tiaj radikoj estas foje uzataj de ekzemple TEJO : IJoKo estas la plej mojosa Esperanto-evento de la jaro!
Kaj mond-konataj nomoj kiel Tibeto (ĉinlingve : 藏區) ankaŭ forestas el la Akademia vortaro.

La radiko "spark-" ne signifas vere "fajr-er-". La senco estas ia malsama. Bonvolu legi http://vortaro.net/#Spark
Mi pensas,ke la radikoj kiel la nomoj de landoj,lokoj aŭ homoj povas ne esti aldonitaj en la Akademian Vortaron.
(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)

Fakte,mi volas scii,ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?(Mi pensas,ke la normigo de la uzo de Esperanto estas tre gravega)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 11:26:18

Fakte, mi volas scii, ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?
Per decidoj de la Akademio de Esperanto.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-02 11:28:17

Jxusteno:
Fakte, mi volas scii, ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?
Per decidoj de la Akademio de Esperanto.
Ho bone,estas tre gravega la Akademio de Esperanto.Dankon!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 13:19:36

flanke:(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)
Ho, dankon. Nu, estas eraro de la franclingva vikipedia artikolo pri Tibeto.
Mi ne parolas ĉine.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-02 14:02:55

Zam_franca:
flanke:(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)
Ho, dankon. Nu, estas eraro de la franclingva vikipedia artikolo pri Tibeto.
Mi ne parolas ĉine.
Ho,tio ne gravas.Ni havas la komunan internacian lingvon--Esperanto! ridulo.gif

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-03 07:33:27

(Laŭ la finnalingva Vikipedio Tibeto nomiĝas tibete བོད, ĉine 藏區 aŭ 藏区 depende de, kiun skribsistemon oni uzas.)

Problemo kun la vortado de Akademio estas, ke ĝi malhavas ekz. multajn vortojn, kiuj rilatas al komputiloj kaj komputoscienco.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-februaro-03 10:03:56

"malmultekosta" estas longa vorto...
"ĉipa" ŝajnas senutila, sed radikoj, kiuj anstataŭigas malsimplajn kombinaĵojn, estas kelkfoje interesaj por parolata lingvo.

Reen al la supro