Al la enhavo

13 de aprilo – Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin

de StefKo, 2020-aprilo-13

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 09:24:49

Memor-Tago pri la Viktimoj de la Krimo en Katin estas pola ŝtata festo celebrata ĉiun jaron la 13-an de aprilo. Ĝi estis proklamita la 14-an de novembro 2007 unuanime de la Parlamento de Pola Respubliko por omaĝi viktimojn de la masakro de Katin.

El https://eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_Katin (angla versio https://en.wikipedia.org/wiki/Katyn_massacre):

La masakro de Katin - kvalifikata kiel komunista krimo, militkrimo, krimo kontraŭ la homaro kaj genocido - estis amasa ekzekuto de ne malpli ol 21 768 polaj civitanoj, en tio pli ol 10 mil oficiroj de polico kaj armeo dum la dua mondmilito, en 1940. La masakro senvualiĝis en 1943. Tio kaŭzis interrompon fare de Stalin de diplomatiaj rilatoj inter la pola ekzila registaro en Londono kaj Sovetunio, kio okazis nokte de la 25-a/26-a de aprilo 1943.
Dum 50 jaroj (1940–1990) regopovoj de Sovetunio maljesis sian respondecon pri la krimego. La 13-an de aprilo 1990 oficiale konfirmis, ke tio estis „unu el pli pezaj krimoj de stalinismo”. Multe da aferoj ligitaj kun ĝi ne estis ĝis nun klarigitaj. Kontraŭe al Boris Jelcin nova prezidento de Rusio Vladimir Putin fermis arkivojn kaj finis enketadon ne transdonante ties rezultojn al poloj.
En malpli oficiala lingvo por difino de la Katina krimo oni uzas metonimian esprimon "Katyń" kaj "Arbaro de Katyń".(…)

Genezo de la krimo

La 5-an de marto 1940 bolŝevika Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis murdi 14 700 de polaj militkaptitaj oficiroj el Kozelsk, Ostaŝkov kaj Starobilsk kaj 11 000 polajn civilulojn malliberigitaj sur orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko - la akton de mortokondamno subskribis la plej gravaj gvidantoj de Sovetunio: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Miĥail Kalinin, Kliment Voroŝilov, Lavrentij Berija (iniciatinto de la pafmortigo), Anastas Mikojan kaj Lazar Kaganoviĉ. Ĉefo de la genocida operaco, komencita la 4-an de aprilo, estis nomumita generalo Vasilij Bloĥin, la ĉefa ekzekutisto de NKVD. Genocido de pola intelektularo okazis paralele sub la germana okupado, post komunaj konferencoj de Gestapo kaj NKVD fine de 1939 en Zakopane: Intelektulkampanjo de Krakovo.

Falsado de la krimo kaj kaŝado - Katina mensogo

En 1943 komenciĝis periodo de falsigado kaj kaŝigo de la krimo, kion historiistoj priskribas kiel "katina mensogo", atestita jam de la Notaĵo de Ŝelepin. Alia maniero estis deturni la atenton, helpe de la simila nomo Ĥatinj. La t.n. masakro de Katin estis internacie prisilentata ankaŭ fare de intelektuloj de Okcidenta Eŭropo.


De la autoro

Tiu ĉi enskribo ne estas direktita kontraŭ la rusa nacio kiu havas nenion komunan kun tiu krimo.

(Stalin – kartvelo, Berija – kartvelo, Voroŝilov – ukraino, Kalinin – ruso, Molotov – ruso ordenita en 1949 j. de pola estraro per la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando(!), Mikojan – armeno, Kaganoviĉ – judo)

Reen al la supro