Al la enhavo

Adiaŭ

de guyjohnston, 2008-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Simieto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 02:41:18

Mikaelo:Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?
La politikistoj renkontiĝis ĉe labor-manĝo.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 07:51:31

"Manĝo" estas la proceso (tagmanĝo, labormanĝo), sed ankaŭ la unuopa faro:
"La manĝo de tiu fungo kondukas al morto."

"Manĝaĵo" estas la konkreta objekto, kiun oni manĝas.

Sed ni ne forgesu, ke depende de la kunteksto sufikso rajtas esti ellasata. Se ni ne farus tion kaj se ni daŭre devigus nin, ĉiam esprimi la plej fajnan nuancon, tiam ni estus survoje al Ido.

Reen al la supro