Al la enhavo

Por-Esperanta movado estas seriozege traktita en franca fama gazeto!!

de Zam_franca, 2020-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-14 15:45:39

La movado "Espéranto pour l'Europe" (Esperanto por Eŭropo) estas duonpolitika movado, kiu celas la aldonon de Esperanto kiel la 25-an lingvon de Eŭropunio; per "duonpolitika" mi volas diri, ke ĝi ne klare taksas sin politika organizaĵo, sed ke ĝi estis fondita de anoj de la franca sekcio de Eŭropo-demokratio-Esperanto, kaj ke nun, ĝi subtenis kandidaton en naci-asembleaj balotadoj.
Tion mi lernis legante Le Parisien , fama franca gazeto (Esperante "La Parizano").
Legu vi mem:
Le Parisien:Jérôme Bizet reprezentos ekologiion. Li estas subtenata de Francujo Ekologio, movado kies li estas la vicprezidanto, de la Movado Ekologiista Sendependa, kaj de la movado Esperanto por Eŭropo.
Tiu por-Esperanta movado, eĉ se sia ĉefgvidanto, Vincent Jacques efikege sukcesis esti intervjuita de multegaj francaj amaskomunikiloj (Le Huffington Post France, France Inter, L'humanité, Slate, L'express, Le Point...), estas ja malgranda, kaj mi persone neniam kredintus, ke ĝi iam partoprenos, eĉ nur subtene, en neeŭropaj balodatoj.

Tamen la verkanto de la artikolo traktis ĝin tre serioze kaj menciis ĝian subtenon por tiu ekologiema kandidato.

Konsidereblas, ke tiu ĵurnalisto eraris pri la graveco de tiu subteno, tamen tio, ke li eble eraris, signifas multe.

Miaopinie, temas metafore pri sismo, tertremo en la mondeto de eŭropa politika Esperantismo.

Laŭ mi, konsiderindas ke sukcesi konvinki la politikajn estrojn de niaj landoj pri Esperanto per debato ne estas tiom grava afero, eĉ se ĝi gravas tamen: kio pli gravas estas jam ekhavi ejon por Esperanto en la komuna debato!

Kio okazis estas paŝo antaŭen por doni al Esperanto tiun ejon.

La ligilo de la artikolo: https://www.google.com/amp/s/www.leparisien.fr/amp...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-19 18:32:19

https://www.google.com/amp/s/actu.fr/politique/yve...

Denove same serioza taksado pri tiu subteno, ĉi-foje fare de malpli granda informa retejo.

Reen al la supro