Al la enhavo

Ĉu estas ebla diri "juniluno"?

de Sofi333, 2021-februaro-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Sofi333 (Montri la profilon) 2021-februaro-14 11:06:18

Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?

Dankon.

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-14 12:08:51

Sofi333:Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?
Kompreneble, oni povas diri la vorton junulino (la kombinado de radikoj kaj afiksoj estas unu el la avantaĝoj de la lingvo). Junulo estas neŭtra, sed tio dependas de la kunteksto. Laŭ la kunteksto junulo povas havi viran sencon aŭ neŭtran, sed neniam inan ĉar por tio jam ekzistas junulino.

Mi vidis junulon kaj mi parolis al li. (Ĉi tie junulo estas vira vorto)
Morgaŭ venos junulo, pri kiu mi scias nenion. Li estos nia unua gasto. (Ĉi tie junulo kaj gasto estas neŭtraj vortoj kaj atentu ĉar "Li" ĉi tie havas neŭtran sencon)
Mi vidis junulon kaj mi parolis al ŝi. (ĉi tie junulo estas neŭtra vorto sed oni scias, ke la junulo estas virino pro la kunteksto. Jes, oni povas fari ĉi tion en Esperanto).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-15 07:44:50

Sofi333:Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?

Dankon.
Sofi333, korektu la temon! En ĝi devas esti la vorto "junulino" anstataŭ "juniluno".

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-15 15:41:38

Jen la kanto Juniluno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-25 09:19:11

Eblas ankaŭ diri "juniluno" pri luno kia ĝi estas en junio, se oni bezonas paroli pri ĝi.

Unu poento por Nornen.

Reen al la supro