Al la enhavo

Eŭropeco de Esperanto

de Matthieu, 2008-septembro-30

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2008-septembro-30 18:32:19

Saluton.

Inter la plej oftaj argumentoj kontraŭ Esperanto estas “Ĝi ne taŭgas por la tuta mondo ĉar ĝi estas nur eŭropa (aŭ latina) lingvo.”

La radikoj ja estas eŭropaj, sed kio pri gramatiko, pensmaniero, ktp?

Mi povas diri, ke la vortfarado ne estas latina: en latinidaj lingvoj, oni ne povas kunmeti vortojn tiel. (Tio pli similas al la germana.) Sed mi ne vere scias, ĉu la gramatiko ĝenerale estas hindeŭropa aŭ ne (certe helpus min kompari, se mi konus iun slavan lingvon). Mi ankaŭ povas diri, ke por mi Esperanto estas klare pli facila ol la hispana, kvankam la hispana kaj la franca estas tre proksimaj lingvoj.

Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-septembro-30 19:05:27

Mutusen:
Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?
Malgraŭ ke mi ne apartenas al tiu grupo, permesu al mi diveni: Lerninte la sistemon de kunmetitaj vortoj, devus esti pli facile. Ĉar oni povas krei multajn vortojn kombinante pli simplajn vortojn.

Ankaŭ la verboj en eo estas tute regulaj, en la lingvoj mi pli malpli konas, sveda, angla kaj iomete germana kaj hispana, estas tre malfacile lerni ĉiujn neregulaĵojn.

Tiuj du faktoroj devus faciligi lernadon de eo, sendependa kiu estas la gepatra lingvo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-30 19:33:37

Ĉu Eŭropeco estas cento?

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-30 20:06:13

Terurĉjo:Ĉu Eŭropeco estas cento?
Eŭro estas cento da cendoj!

josell (Montri la profilon) 2008-septembro-30 22:41:29

ŝerco:

Esperanto ne estas neŭtrala ĉar ĝi uzas arabiaj ciferoj / numeroj.

Rogir (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 10:07:49

Kaj latinajn literojn, kaj homajn fonemojn!

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 13:02:39

Mutusen: interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?
Ankaŭ mi interesiĝis pri ĉi tiu demando en la pasinteco. Defendantoj de Esperanto kiel Claude Piron skribis legindan artikolon, jen.

Sed, se paroli pri propra sperto, dum la lasta UK en Roterdamo, du maljunaj japanoj diris al mi ke ili trovis la angla kaj Esperanto egale malfacilaj!

Do vi pravas serĉi la opiniojn de tiuj, kiuj ne havas hindeŭropan lingvon kiel la unua lingvo.

esperantano (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 16:10:25

mi chiam pensas, ke esperanto estas pli europa ol alimondparta. same kiel aliaj europaj lingvoj, esperanto estas ankorau malfacila lerni por ni chinoj kaj aliaj azianoj, kvankam ghi jam plifacilas ol la angla au al franca.

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 17:34:39

Mi mem lernis ambaŭ lingvojn kaj mi tute ne povas imagi ke la angla estas pli facile lernebla por iu homo.
Miland:
Sed, se paroli pri propra sperto, dum la lasta UK en Roterdamo, du maljunaj japanoj diris al mi ke ili trovis la angla kaj Esperanto egale malfacilaj!
Ĉu eble ili nur volis esti ĝentilaj al anglo?

Oni devas ankaŭ precize demandi. Mi iam legis diskutadon en kiu eŭropano demandis azianon: Kiu lingvo estas pli facile lernebla, la angla aŭ Esperanto?
La aziano klare diris ke la angla estas pli facile lernebla!
Sed la diskutado plu daŭris kaj tiam montriĝis kial li tion diris: Ĉar oni ja povas ĉiam kaj ĉie trovi kurson pri la angla lingvo, sed estas malfacile aŭ eĉ ne eble trovi kurson pri Esperanto ĉe proksima loko.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 18:04:37

horsto:Ĉu eble ili nur volis esti ĝentilaj al anglo?
Mi nek estas angla, nek aspektas angla (naskiĝinta en Hinda familio), nek memoras vidi anglon ĉe tiu tablo, do miaopinie ne temis pri tio. Mi parolas la anglan, sed tio estas alia afero!

Mi ne memoras la precizajn vortojn kiujn mi uzis. Sed ja eble simila ol la vian.

Ankaŭ eblas ke ilia maljuneco estas rilata faktoro, kaj gejunuloj respondus malsimile. Ĉiukaze ni bezonas raportojn de realaj spertoj, ne propagandon!

Reen al la supro