Al la enhavo

Umo umas ume umon

de jan aleksan, 2008-oktobro-18

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-03 02:39:19

Filu:Plej interese... Vi certe pravas pri la etimologio, sed tamen iom vastiĝis la senco de tiu vorto en la regiono kie mi kreskiĝis : io ajn, kies uzo aŭ aspekto estas iom nova por la parolanto, eĉ simplegaj umaĵoj kiel nova speco da sarkilo kun iomete strangaj pikiloj sur ĝi aŭ komputilmuso por livuloj, povus ricevi la nomon "gréement".
Vi pravas !

Brilanta Stelo (Montri la profilon) 2008-novembro-09 08:06:14

Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-10 19:59:24

Brilanta Stelo:Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?
Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.

Mi trovis ankaŭ la francan vorton "Truc-muche" por paroli pri iu.

Kaj dankon ĉiuj por viaj respondoj! tre interesaj^^!

ridulo.gif,

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-11 13:59:59

jan aleksan: Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
Nu! 'Fiddling around [with something]' estus pli malpli 'umi [kun io]': plej ofte tiu esprimo neniel sugestas ion ajn pri violonludado, malgraŭ la vortanalizo, kiun povus fari lernanto nova de la angla lingvo.

Iĉo (Montri la profilon) 2008-novembro-23 06:09:10

Brilanta Stelo:Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?
jan aleksas:Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
En mia dialekto, la aŭstralia, ni diras "thing", "thingy", "thingo", "thingamajig", "whatshamacallit" ... mi ŝatas "doodad", kaj ni diras ankaŭ "doover" (aŭ pli longe "dooverlacky"). Ŝercante ni eldiras "Hors d'oeuvres" (antaŭmanĝaĵoj - prunta vorto el la franca) kiel "Horse doovers" ("umoj de ĉevalo(j)")

Foje oni diras "thingo" por mencii iun, kies nomon ĝi forgesintas, sed tiu ŝajnas iom malĝentila, kvazaŭ uzi "it" (ĝi) por priskribi homon, kio ofendemas angle.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-januaro-06 15:48:17

Mi trovis alian en la francan lingvon: Bitoniau, uzita por obĵektetoj

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-18 04:21:25

Filu:
jan aleksan: Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
Nu! 'Fiddling around [with something]' estus pli malpli 'umi [kun io]': plej ofte tiu esprimo neniel sugestas ion ajn pri violonludado, malgraŭ la vortanalizo, kiun povus fari lernanto nova de la angla lingvo.
Ankaŭ ekzistas 'to do something-or-other'.

Stephan S (Montri la profilon) 2009-novembro-20 22:06:29

jan aleksan: Ĉu en via lingvo estas vortoj kun nedifinita sencon tiel "umo"?
En sakra-rusa slango - certe estas lango.giflango.gif

Reen al la supro