Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6620

Språk: Esperanto

Kokcineleto (Å vise profilen) 2008 11 22 11:08:49

Jen unu plu tre facila ludo.

- Ludanto proponas du vortojn aŭ vortkombinaĵojn.
- La sekva homo elektas unu el du kaj klarigas, kial (per kelkaj vortoj, maksimume frazo). Poste li mem proponas du vortojn por elekto.
- Sekva ludanto faras la samon: elektas, klarigas kaj proponas novajn vortojn.

Estas grave:
1) devas estu NUR 2 vortoj aŭ vortkombinaĵoj,
2) oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj".

Ĉu ni komencu?

Letero aŭ SMS-mesaĝo?

horsto (Å vise profilen) 2008 11 22 11:25:41

Letero, aŭ pli bone retletero, ĉar mi ĉi-momente ne havas poŝtelefonon.
Biciklo aŭ automobilo?

Matthieu (Å vise profilen) 2008 11 22 11:32:19

Biciklo, ĉar mi ankoraŭ ne havas stirpermesilon. (Mi devus preni lecionojn, sed mi estas tro pigra por aliĝi.ploro.gif)

Kafo aŭ teo?

Kokcineleto (Å vise profilen) 2008 11 22 11:37:09

Teo, ĉar ĝi povas esti sen kofeino. (el kreskaĵoj)

Kokino aŭ ovo?

jan aleksan (Å vise profilen) 2008 11 22 12:56:45

Kokcineleto:Teo, ĉar ĝi povas esti sen kofeino. (el kreskaĵoj)

Kokino aŭ ovo?
Ovo. Filosofisto dirus "kokino" sed mi ne konsentas. La ovo estas la unua besto kiu ekzistis (unuĉela vivo).

Venuso aŭ Marso?

Kokcineleto (Å vise profilen) 2008 11 22 17:22:58

Marso - eble tie vivas niaj samideanoj...

Ido aŭ volapuko?

horsto (Å vise profilen) 2008 11 22 19:15:05

Ido, kompreneble, car ĝi ja estas ido de Esperanto. Sed mi konfesas ke mi ne konas Volapukon.

Pico aŭ spagetoj?

Kokcineleto (Å vise profilen) 2008 11 22 19:21:44

Spagetoj, ĉar eblas looonge ĝui la guston de manĝaĵo.

Esti aŭ ne esti? rideto.gif

Miland (Å vise profilen) 2008 11 22 19:37:17

Esti - ĉar sen esti mi ne povus ludi!

Libro aŭ parolado?

Kokcineleto (Å vise profilen) 2008 11 22 19:39:43

Verŝajne libro, ĉar ĝi ne kutimas kontraŭdiri.

Nigra kun blankaj strioj aŭ blanka kun nigraj strioj?

Tibake til toppen