Al la enhavo

Demandiĝas aŭ demandas al min

de Frankouche, 2006-decembro-24

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

awake (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:52:49

Mi tute ne konsentas kun ĉi tiu. Oni povus diri "Mi demandas demandon al mi" sed ne "mi demandas al mi." La signifo estas malsama. Kion mi demandas al mi? demandon? taskon? emocion? Sen objekto, "al" eble ne estas ĝusta. do, mi proponas, ke "je" estas pli bona elekto.

Ankaŭ, "mem" ĉiam povas esti uzita por emfazo. Kial ĝi ne estas ĝusta?

Mendacapote:Ĝi devus esti: "Mi demandas al mi"

Mi ankaŭ trovis "Mi demandiĝas" ĉe la reto, sed ne estas tiel ofta kiel la unua.

Mi tute ne konsentas kun "Mi demandas je mi mem"

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 20:07:51

Pardonu min, la citaĵoj estas el la gramatiko de Henrik Seppik.

Mi trovas aliaj ekzemploj :
ŝi edziniĝis kun sia kuzino
la pordo malfermiĝis (estis malfermata)
li sidiĝis en la sofo
la akvo glaciiĝis
Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito
Tiam komenciĝis la milito
Devas havi rilato inter la netransitiveco kaj la refleksiveco de la verboj, sed mi ne estas gramatikestro.

Mi komprenas la ne-sencon : mi demandiĝas, estas demandata?, iĝas demandata?

- la pordo malfermiĝis, estis malfermata, iĝis malfermata --> korekta
- mi razis min, estis razita, iĝis razita --> malkorekta

Kial tiu stanga fakto?

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 20:56:14

Mi eraras :
mi raziĝis, estis razita, iĝis razita --> malkorekta (?)

T0dd (Montri la profilon) 2006-decembro-26 23:11:08

Mi volas provi respondon al la demandojn en ĉi tiu mesaĝ-fadeno. Mi tamen devas averti ĉiujn ke mi ne estas spertulo, do mi ne povas promesi ke mi ne fuŝos la aferon.

"Demandi" estas interesa vorto. La difino, laŭ ReVo, estas " Peti pri sciigo, informo: li demandis ŝin, kion ŝi faras".

La verbo estas transitiva, kaj ĝia rekta objekto estas tiu, al kiu oni celas la demandon (Antaŭ nelonge, estis diputo ĉe soc.culture.esperanto pri ĉi tiu verbo, kaj ĉu oni ja demandas *al* iu aŭ *de* iu).

ReVo ankaŭ montras, "mi devas ... demandi konsilon de la pastroj" En ĉi tiu kazo, la rekta objekto de "demandi" ne estas la pastroj; ĝi estas la konsilo. Do, mi supozas ke oni rajtas uzi la vorton en ambaŭ manieroj.

Laŭ mia kompreno, kiam verbo transitiva prenas la "-iĝ-" finaĵon, ĝi ankaŭ ekhavas pasivan sencon. Do, "Mi demandiĝis" signifas ke oni demandis min pri io.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-27 15:27:01

Awake:

Demandi ne estas litere "to ask". En la angla oni uzas "to ask" por demandi, peti kaj (iam) mendi.

Kiam vi diras en Esperanto: "mi demandas al mi", estas memevidenta ke mi demandas al mi DEMANDON!

Mi suspektas ke Esperanto ne estas la angla maskita...

Mi konsentas kun mem... tiel: "Mi demandas al mi mem", se vi volas.

Ĉu vi diras: "mi demandas je vi?" aŭ "mi demandas al vi?" Kial do vi proponas uzi: mi demandas je mi mem?????

Zenom (Montri la profilon) 2006-decembro-27 19:04:09

Ne. Mi ne konsentas.
Tie ĉi estas fragmento de teksto el lernolibro:
Bonan vesperon, kamaradoj! Mi estas Boris Grigorjeviĉ. Mi
demandas vin, kaj vi respondas al mi en Esperanto.
Do, mi demandas min (vin, lin, ŝin) kaj mi demandas pri io.

Zenom (Montri la profilon) 2006-decembro-27 19:04:23

Medaĝo estas forigita.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-27 20:39:01

La kato manĝas muson

Mi demandas min (?)

Kiu vi estas? La muso?

Mi demandas demandon al mi

Demandon ĉi tie estas la muso, ne mi!

Mi ankaŭ ŝatas: "Mi demandiĝas", sed eble ne estas tiel ortodoksa...

Zenom (Montri la profilon) 2006-decembro-27 20:59:45

Mendacapote:
Mi demandas min (?)
Jes, ĝuste.
Mi demandas demandon al mi
Ne. Mi metas demandon al mi.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-27 23:52:57

Vi pravas; "demandi demandon" ne bone sonas... sed estas gramatike korekta.

Tial oni ne diras: "Mi demandas demandon al mi", sed nur: "Mi demandas al mi". "Mi metas demandon AL MI" eblus esti ankaŭ korekta. Fakte, mi trovis 65 artikolojn ĉe la reto kun ĉi tiu gramatika konstruĵo.

Bedaŭrinde, la frekvenco de iu frazo ĉe la reto ne sufiĉas por difini ĝia taŭga gramatika ĝusteco… Ekzemple: “Mi demandas min” estas eĉ la plej ofte uzata konstruaĵo trovita ĉe la reto kaj laŭ mi mankas logika senco.

Reen al la supro