Al la enhavo

Blogoj

de Zenom, 2007-januaro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zenom (Montri la profilon) 2007-januaro-02 23:15:23

Ĉu oni povas alfari blogojn? Tio estus bone.

pastorant (Montri la profilon) 2007-januaro-03 08:25:16

Zenom:Ĉu oni povas alfari blogojn? Tio estus bone.
Blogo estas bona ideo. Kial ni ne penas ĝin?

Razeno (Montri la profilon) 2007-januaro-03 14:13:19

Blogo ĉiam interesas min. Mi estas preskaŭ regula bloganto. Sed mi ne komprenas la propomon. Ĉu oni klarigu min?
Razen Manandahr
www.razeno.blog.com

Jev (Montri la profilon) 2007-januaro-03 14:51:54

Zenom:Ĉu oni povas alfari blogojn? Tio estus bone.
Ni havas multajn ideojn kaj planojn. Povas esti, ke iam ĉe lernu! aperos ankaŭ blogoj. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:44:57

Estimata Jev!
Antaŭ kelke da tempo vi rakontis, ke intencis iniciati pri kreado de tutmonda Esperanto-portalo dum UK en Jokohamo. Ĉu viaj planoj efektiviĝis?
Mi volonte havus propran blogon en Lernu!, kie mi povus skribi miajn "geniajn" pensojn kaj opiniojn, aldoni fotojn, videojn kaj filmojn.
Krome, estus sufiĉe utile havi ion similan al "rubando (linio) de novaĵoj". Oni facile povas trovi diversajn novaĵojn helpe de "Biblioteko", kie situas ligiloj al Esperant-lingva gazetaro, sed mi ŝatus, se novaĵoj troviĝus sur la ĉefa kaj la foruma paĝoj de la paĝaro.
Kiam en mian kapon eniros aliaj "saĝaj" pensoj, mi daŭrigos.

Jev (Montri la profilon) 2007-septembro-04 22:09:04

Terurĉjo:Antaŭ kelke da tempo vi rakontis, ke intencis iniciati pri kreado de tutmonda Esperanto-portalo dum UK en Jokohamo. Ĉu viaj planoj efektiviĝis?
Dum UK ni prezentis niajn ideojn al diversaj Esperanto-organizoj. Multaj intersiĝis pri ili kaj ni iom pridiskutis la planatan projekton kun la nova estraro de UEA.

La projekt-priskribo jam estas preta kaj ni provas nun fari finan decidon. Dum septembro ĉio iĝos klara. Se ĉio bonos, vintre ni komencos krei ĝin.

Reen al la supro